Rapidigi solvon de flegado al duonmemprizorgeblaj maljunuloj
de MIAO XIAOYANG
Dai Xiuying en la intervjuo |
"Nuntempe en Ĉinio la flegado al duonmemprizorgeblaj maljunuloj ĉefe dependas de iliaj familianoj, tamen iliaj gefiloj devas labori tage, kaj dungi taǔgan flegistinon estas ne tiel facile. Do pli kaj pli evidentiĝas la problemo flegi tiujn duonmemprizorgeblajn maljunulojn." Pri tio Dai Xiuying, ĈPPIK-membro kaj ĉefkomitatano de la Ningxia-a Komitato de la Ĉina Kamparana kaj Laborista Demokrata Partio, proponis, ke por solvi la problemon de la flegado al tiuj duonmemprizorgeblaj maljunuloj, oni devas rapidigi la starigon de servejoj en kvartaloj por ke ili ricevu bonan flegadon tage.
La ŝlosilo de problemosolvo fakte estas starigo de servejoj, kiuj dum tago povas liveri manĝaĵojn, flegadon, resanigan sporton kaj amuzaĵojn por tiuj duonmemprizorgeblaj maljunuloj, kiuj ne kapablas komplete prizorgi sin mem kaj bezonas necesan flegadon de aliaj. Tiaj servejoj ja havas la avantaĝojn de malmulta investo, efika servo kaj vasta profito.
"La registaro devas rapide akceli la ellaboradon de la proponoj pri starigo de la flegaj centroj por maljunuloj, kaj pri starigo de la laborsistemo, nome: gvidado de la registaro, zorgado de la civilpolitikaj organizoj, plenumado de la kvartaloj kaj kunlaborado de rilataj sekcioj kaj sociaj organizoj, krom tio oni devas havi klaran starigan celon." Pri tio Dai Xiuyiang diris, ke la lokaj registaroj devas asigni specialan financan kapitalon por starigi la centrojn, kaj utiligi la efikon de la merkata sistemo por kuraĝigi kaj subteni al entreprenoj, komercistoj, bonfaraj organizoj kaj aliaj sociaj fortoj starigi flegajn centrojn, kiuj povas liveri servojn per senpago, malmultpago aǔ normalpago laǔ la rilataj politikoj por tiuj, kiuj ĝuas la subvencion de la registaro, kaj por tiuj maljunuloj, kiuj ne havas laborkapablon aŭ sinvivtenan fonton aŭ vivtenantojn.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji