Ĉefpaĝo

Usona filmo Gravito alportas multajn inspirojn

| 2014-03-19
Bookmark and Share

de Ji Shaoting

 


TPK-reprezentanto Zhang Bonan (meze) parolas en la grupa kunsido.  

 

    En la usona filmo Gravito, kiu gajnis sep Oskar-premiojn, usona astronaŭto iris en la cel-spacoveturilon Tiangong-1 de Ĉinio, kaj povis sekure reveni al la Tero pere de la kosmoŝipo Shenzhou de Ĉinio. En la 6-a de marto, Zhang Bonan, reprezentanto de TPK kaj ĝenerala dezajnisto de la sistemo pri homporta kosmoŝipo de la inĝenierado pri homporta kosmostacio de la Kvina Instituto de la Korporacio de Aerspacaj Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, diris dum intervjuo, ke li tre ŝatas la filmon Gravito, ĉar ĝi alportas multajn inspirojn kaj allogas homojn per interesoj en esplorado pri la kosmo.

 


Afiŝo de la usona filmo Gravito 

 

    "Kompreneble, en la filmo estas multaj imagoj kaj intrigoj ne konformaj al la realo de la homporta flugado de Ĉinio en la spaco. Sed mi pensas, ke en la filmo troviĝas multaj inspiroj por nin klerigi." diris Zhang Bonan. 

 

    En la filmo, spacaj pecoj atakas usonajn astronaŭtojn, kiuj riparas la spacan teleskopon Hubble, kaj nur unu el la kvar astronaŭtoj postvivas dank' al la ĉina kosmoŝipo.

 

    "Nepras garantii la sekurecon de la homo dum la homporta flugado en la spaco, do oni devas konsideri diversajn situaciojn. Spacaj pecoj kaj flugantaj mikrosteloj proksimaj al la orbito de la Tero formas relative seriozan medion." Zhang Bonan diris, ke la spaca flugado de Ĉinio jam metis ĉi tiun faktoron en la zorgema konsidero -- Post lanĉo de la satelito, la transporta raketo devas preni la iniciaton por foriri de la orbito kaj reeniri en la atmosferon; en la lasta periodo de la vivdaŭro de Tiangong-1 por la taskoj, oni devas garantii al ĝi sufiĉe da fueloj por ke ĝi sin bruligu post reveno al la atmosfero; kaj oni devas trovi manieron por pafi al pli malproksima loko la ordinarajn telekomunikajn stelojn, kiuj eksvalidiĝos por ke ili eliru el la tera orbito.

 

    "Ni devas konservi la medion de la Tero en pli bona stato, kaj nun ni ĉiuj strebas al ĉi tiu direkto." Li diris, ke jam ekzistas internaciaj organizoj por kontroli spacajn pecojn, ĉiuj landoj devu respekti la internaciajn konvenciojn kaj redukti spacajn pecojn.

 

    Laŭ tiu ĉi ĝenerala dezajnisto rigora, kvankam la filmo troigas scenojn de spacaj pecoj, tamen se la homoj ne ekagos kune por protekti la teran orbiton proksiman al nia planedo, eble spacaj pecoj atingos certan kvanton en iu tago kaj povos okazi terura fenomeno simila al tiu en la filmo.

 

    "Tiu ĉi filmo estas grava atentigo kaj montras al ni ne nur la belecon de la spaco, sed ankaŭ ĝiajn danĝerojn. Grandan riskon havas la homporta flugado en la kosmo." diris Zhang Bonan.

 

    Li diris plie, ke la filmo inspiris lin ankaŭ per aliaj detaloj, ekz., la usona astronaŭto bezonas urĝe eniri en la kajuton por rifuĝo. "Ĉi tio similas al simulado, en kazo de tia kriza situacio, kiel garantii homojn rapide reveni al la kajuto."

 

   Kiel ĝenerala dezajnisto de la kosmoŝipoj Shenzhou-VI kaj Shenzhou-VII, Zhang Bonan tre ĝojas vidi, ke la disvolvo de la homporta flugado de Ĉinio en la spaco ja altiris atenton de aliaj landoj. Eble en iu tago, la ĉina kosmoŝipo vere havos ŝancon por savi usonajn astronaŭtojn, sed la lastaj devos bone lerni la ĉinan lingvon --ĉar en la filmo tiu ĉi usona kosmonaŭto ne scias legi la ĉinan lingvon por la funkcia sistemo de la kosmoŝipo, kaj apenaŭ povis reveni al la Tero.

 

    Zhang Bonan diris, ke li estas fano de scienca fikcio kaj firme kredas, ke multaj sciencoj kaj teknologioj, inkl. de homporta flugado en la spaco, havas fakte multajn rilatojn kun la scienca fikcio. "Antaŭ longe Jules Gabriel Verne faris fantazion al la luno, kaj finfine la homaro realigis la fantazion."

 

    "Eĉ ŝajne absurdaj ideoj en tiu tempo povas fariĝi realaĵo. La revo pri flugado de Chang'e en la spaco estas la unua inspiro por ni." li diris.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio