Ĉefpaĝo

Ekonomia reformado en Ĉinio profitigos la tutan mondon

| 2014-03-19
Bookmark and Share

de XU HENGYI

 


Surŝipiĝas konteneroj ĉe haveno  

 

    Ivica Korman, fama ĵurnalisto de kroatio, alte atentis pri ekonomia reformado en Ĉinio, diskonigita en la Du Kongresoj. Li opinias, ke ekonomia reformado en Ĉinio profitigos la tutan mondon.

 

    Ekonomia disvolviĝo de Ĉinio estas miraklo, kaj Ĉinio estas unu el la malmultaj landoj, kies ekonomio senĉese kreskas dum la monda ekonomia krizo. Li diris, ke Ĉinio proponis racian celon de ekonomia kresko, kaj ĉi-jare, Ĉinio daŭre ludos gravan rolon en ekonomia reformado. Kvankam la tendenco de globa ekonomio ne klaras, tamen la statumoj prezentas, ke la ĉina ekonomio ĉiam stabile evoluas. Reformado certe antaŭenpuŝas ekonomion al pli brila venonteco.

 

    Laŭ li, ĉina merkato estas grava por Kroatio, kiu havas kontinuan interŝanĝon kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco. Pli kaj pli multaj amaskomunikiloj kaj popolanoj en Kroatio komencas koni kaj atenti pri Ĉinio. Li esprimis, ke pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj faras komercon en Eŭropo, kaj Kroatio jam membriĝis al la Eŭropa Unio lastajare. “Ne nur mi, sed ankaŭ aliaj esperas sukceson de ĉi-foja reformado en Ĉinio, ĉar la sukceso povas aldoni ŝancon kaj profiton al aliaj landoj, kiuj havas komercon kun Ĉinio, inkluzive de Kroatio.”

 

    En kontinuaj tagoj, kroatiaj amaskomunikiloj atentis pri la Du Kongresoj en Ĉinio. Ili publikigis multajn artikolojn pri la registara laborraporto, pri ĉina ekonomia reformado, pri poluada regado kaj pri kontraŭkorupteco. La plej atentitaj temoj estis ekonomia reformado kaj transformado de merkato en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio