Ĉefpaĝo

Simpligo de administrado -- raciigo de la rilatoj inter la registaro kaj la merkato

| 2014-03-18
Bookmark and Share

de HOU WEILI

 


Qian Yingyi, membro de ĈPPIK kaj dekano de la Lernejo de Ekonomiko kaj Regado de Tsinghua-Universitato  




 

    La 5an de marto en la Laborraporto de la Registaro ĉina ĉefministro Li Keqiang atentigis, ke plue profundiĝos la administrada reformo kaj pluapaŝe simpliĝos la administrado. En la kuranta jaro estos nuligitaj pli ol 200 administraj aproboj, estos establita la sistemo pri la listo por la programoj nepre aprobitaj administrade, kaj ĉiuj programoj estos malfermaj al la publiko. Tiuj ekster la listo ne rajtos peti la aprobon.

 

    "La sistemo pri la listo estas brila punkto en la Laborraporto kaj portas tre gravan signifon. Ĝi faras substantivan kaj operativan paŝon en difino de la limoj inter la registaro kaj la merkato, lasas al la merkato ludi la decidan rolon kaj al la registaro -- pli bonan rolon." diris Qian Yingyi, membro de ĈPPIK kaj dekano de la Lernejo de Ekonomiko kaj Regado de Tsinghua-Universitato.

 

    Qian Yingyi opinias, ke la supremenciita listo estas fakte negativa listo je la koncepto, kun la signifo, ke la registaro difinas, kiuj ekonomiaj kampoj estas restriktitaj. Li diris, ke la listo kovras ĉiujn administradajn aprobojn, tio ne nur plibonigas la efikecon kaj travideblecon de la registara laboro, sed ankaŭ donas pli grandan spacon al la merkato kaj al la entreprenoj."

 

    Depost la reformo de la sistemo pri administrada aprobo en la jaro 2001, simpligo de la administrado kiel la unua kampo de la reformo de la sistemo pri la administrado de la registaro jam akiris sufiĉe grandajn atingojn. Ĝis aŭgusto de 2013, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio 6-foje nuligis kaj ĝustigis entute 2 497 programojn, kiuj petis administran aprobadon, kaj ĉi tiuj konsistigas 70% de la totala nombro de la administra aprobado.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio