Ĉefpaĝo

Bela kaj fekunda Xinjiang en paco kaj stabileco

| 2014-03-18
Bookmark and Share

Teksto de Shen Xiaoning kaj foto de Feng Jin

 


Abudure Kefu · Tumuni Yazi en speciala intervjuado 

 

    En la 1-a de marto okazis serioza terorisma atako en la Fervoja Stacidomo de Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, kaj tio estis planita kaj farita de la separatismaj fortoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La perforta terorisma afero kaŭzis grandan nombron da viktimoj. Poste, iuj okcidentaj amaskomunikiloj opiniis, ke la evento estiĝis pro intensigo de la konfliktoj inter etnoj en la aŭtonoma regiono Xinjiang. Pri tio Abudure Kefu · Tumuni Yazi, reprezentanto de TPK kaj direktoro de la islama instituto de Xinjiang, diris al mi dum la intervjuo siajn opiniojn.

 

    Li opinias, ke tiu ĉi evento estis kaŭzita ne pro naciaj problemoj. Ĉar unue, Xinjiang estas multnacia kaj multreligia regiono ĉe landlimo. Ĝi bone evoluas depost la paca liberigo en la jaro 1949. Ekde la jaro 1982 Xinjiang okazigas en ĉiu majo specialajn aktivadojn, kaj intertempe diversnaciaj xinjiang-anoj faras interŝanĝojn pri siaj belaj tradicioj kaj kulturaj moroj. Ĝis nun la aktivadoj daŭras jam pli ol 30 jarojn. Kaj de longe Xinjiang ja estas hejmo kune konstruita de malsamaj nacioj.

 

    Li diris, ke en Xinjiang li naskiĝis en la 1960-aj jaroj, vizitis la lernejojn en la 1970-aj jaroj kaj komencis studi religiajn Skribojn en la 1980-aj jaroj. Li vivas ĉiam en Xinjiang kaj persone spertas la amikan kunfandiĝon de diversaj nacioj en la aŭtonoma regiono, ĝiajn evoluon kaj ŝanĝiĝojn. Laŭ lia opinio, la nacia politiko de la ŝtato estas bazo por la unuiĝo de diversaj nacioj en Xinjiang.

 

    Kiel kreanto je la islamo, Abudure Kefu · Tumuni Yazi diris, ke la Korano postulas, ke diversaj nacioj vivu surbaze de egaleco, reciproka kompreno, reciproka respekto, reciproka lerno kaj reciproka helpo por la komuna progreso de la homaro kaj por la senĉesa plibonigo de ties kvalito. Finfine, la homoj venas el la sama radiko, kaj ĉiuj estas samfamilianoj.

 

    Due, la evento estis kaŭzita ne pro religiaj problemoj. Ĉar la homoj, kiuj provokis tiun ĉi kazon, prezentis nenian aserton pri religio. Oni povas diri, ke la atako ne celas al religio.

 

    Plie, la Korano postulas, ke la islamanoj ne kaŭzu damaĝon al aliaj nek per vortoj nek per agoj. Alie tiu ĉi homo ne estas islamano. Ujguroj adoras la identecon de islamano kiel siajn proprajn okulojn. Nuntempe, en Xinjiang estas pli ol 10 milionoj da islamanoj. Ili sopiras al la paco kaj la feliĉa vivo kaj estas pacaj popolanoj benantaj reciproke.

 

    Trie, la evento ne rilatas al regionaj aferoj. Xinjiang ĉiam tenas intimajn rilatojn kun aliaj lokoj de la lando. Multaj provincoj kaj urboj ludas gravan rolon en helpa konstruado de Xinjiang kaj en ĝia ekonomia disvolvo. Multe da funkciuloj venis el la interno de la lando al Xinjiang por konduki lokanojn sin riĉigi. Ili, for de la hejmo kaj for de la familianoj, intime kunvivas kun la lokanoj kiel gefratoj. Precipe, la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio multe kuraĝigis la Xinjiang-an popolon. Sub la gvido de la centra registaro, Xinjiang eniros en bonhavan socion en la jaro 2020 kune kun aliaj provincoj kaj urboj.

 

    Tiel, la evento okazinta en Kunming estis homara tragedio farita de separatismaj kaj terorismaj fortoj. La celo de la terorismo estas alporti agitadon al la popolanoj kaj domaĝon al la socia disvolvo kaj al la bela vivo. Kiel la diro de ujgura proverbo, unu frukto plagita de vermo ne povas detrui la tutan fruktoĝardenon. Simple, post forigo de la malbona frukto la ĝardeno estos fruktodona. Abudure Kefu · Tumuni Yazi opinias, ke la organizo, kiu provokis la tragedion en Kunming, estas detrua frukto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio