Feng Jicai, membro de ĈPPIK : tradiciaj festoj de Ĉinio estas nerenovigeblaj kulturaj resursoj
Teksto kaj foto de DONG NING
![]() Feng Jicai parolas en la diskuta kunveno. |
En la 4a de marto, dum la 2a Sesio de la 12a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), okazis en la Pekina Internacia Hotelo la diskuta kunveno de la membroj el la literatura kaj arta rondoj. Intertempe, ili esprimis siajn opiniojn pri protektado de la tradiciaj festoj de Ĉinio kiel kulturaj heredaĵoj. Membro Feng Jicai proponis plene ekspluati la tradiciajn festojn de Ĉinio kaj disvolvi la patriotismon kiel la kernon de la nacia kultura spirito, kaj tio havas gravan signifon por la konstruado de la harmonia socio socialisma. "La tradiciaj festoj de Ĉinio estas ne nur trezoraj spiritaj riĉecoj, sed ankaŭ nerenovigeblaj kulturaj resursoj." Feng Jicai emfazis, ke la festaj heredaĵoj malsamas al la artaj, ties heredantoj estas posteuloj de artaĵoj, sed tiuj de la festoj -- la popolanoj.
Nur la popolanoj pleje havas bonajn tradiciajn festojn kaj estas kontentigaj en la spirito ĝis la psikologio dum la festoj, kaj tiam la tradiciaj festoj povas esti heredataj, kaj ĉio tio ĉi estas la plej bona protektado de la radikoj kaj vejnoj de la tradicia kulturo de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua