Ĉefpaĝo

Ĉinio faris "militdeklaron" kontraŭ la poluado

| 2014-03-17
Bookmark and Share

de ZHU ZENGLAN

 


Industriaj ellasoj kaŭzas nebulozajn tagojn. 

 

    Ekde la inaŭguro de la du sesioj de ĈPPIK kaj TPK, alilandaj amaskomunikiloj multfoje publikigis raportojn kaj artikolojn pri ili, precipe post kiam Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, faris raporton pri la laboro de la ĉina registaro. Francaj amaskomunikiloj alte zorgas pri la ekonomia kreskado de Ĉinio, reformado de ĝiaj sistemoj kaj pri regado de poluado.

 

    La franca ĵurnalo Le Figaro publikigis artikolon kun la titolo de "Ĉinio projektis teni sian ekonomian kreskadon je 7.5% por la jaro 2014". La artikolo montras, ke Ĉinio estas ĉefa "lokomotivo" de la monda ekonomio, kaj la de ĝi farita projekto pri la ekonomia kresko aludas ke la ĉina ekonomio stabile disvolviĝos, kaj sin prezentas kiel pozitivan signalon kiu igas la gravajn ekonomiajn komunumojn trankvilaj. La artikolo diras, ke kompare kun la ekonomia kresko de Ĉinio je 7.7% en la jaro 2013, la nove planita ekonomia kresko je 7.5% montras same la sincerecon de la ĉina registaro en la reformado de la ekonomia sistemo kaj en starigo de nova sistemo aperta. La artikolo diras ankaŭ, ke la ĉina registaro frontas malfacilan taskon por krei 10 milionojn da novaj dungiĝ-ŝancoj dum la regado de la ekonomia kreskado.

 


Urbanoj kun buŝŝirmiloj paŝas sur la strato vualita de nebulozo.  

 

    La novaĵ-agentejo France-Presse alte zorgis la "militdeklaron" faritan de la ĉina registaro kontraŭ poluado en sia arikolo kun la titolo de "Ĉinio celas regi la ekonomian kreskon kaj batali kontraŭ poluado". La artikolo mencias, ke la ĉina ĉefministro Li Keqiang prezentis en sia raporto pri la registara laboro multajn konktretajn rimedojn en mediprotektado kaj novigo de la kampoj fuela kaj industria, inkluzive de elimino de 50 miloj da fornoj kun karbo kiel fuelo, de novigo de karb-elektrejoj, de elimino de malnovaj veturiloj kaj tiel plu. La artikolo opinias ke ĝenerale tio montras la decidemon de la ĉina registaro por batali kontraŭ poluado, kaj samtempe ankaŭ ĝian firmecon por ekvilibrigi la ekonomian disvolvon kaj por rearanĝi la ekonomian strukturon.

 

    Krome, La novaĵ-agentejo France-Presse raportis plurajn detalojn de la du sesioj de ĈPPIK kaj TPK, ekzemple oni malpermesas al la reprezentantoj de TPK reciproki donacojn unu al aliaj kaj ne provizas ilin per multkostaj pladoj kaj trinkaĵoj en la manĝejo. La raporto opinias, ke la agado de la ĉina registaro pri ŝparado donis influon ankaŭ al la altklasaj restoracioj de Ĉinio, kaj rapide faligis konsumadon pri luksaĵoj, sed pli profunda reformado estas ankoraŭ bezonata por radike forigi la koruptiĝon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio