Ĉefpaĝo

Starigo de nacia memortago ne celas daŭrigi malamon

| 2014-03-14
Bookmark and Share

de XIAO BING

 


Cheng Yonghua akceptas intervjuon.  

 

    La 4an de marto Cheng Yonghua, membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĉina ambasadoro al Japanio, diris al raportisto, ke estas necese kaj signife difini la nacian tagon por memorfesti la venkon de la ĉina kontraŭjapana rezistmilito kaj la nacian tagon por memori la viktimojn de la nankina masakrado. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio memoras tiun historion ne por daŭrigi la malamon, sed por konservi la pacon.

 

    En la 27a de februaro, la Konstanta Komitato de TPK voĉdone adoptis la decidon difini la 3an de septembro kiel la nacian tagon por memorfesti la venkon de la ĉina kontraŭjapana rezistmilito kaj la 13an de decembro kiel la nacian tagon por memori la viktimojn de la nankina masakrado. Cheng opiniis, ke la du datrevenoj estis difinitaj kiel la naciaj tagoj per leĝdonado de TPK kun la signifo, ke la ĉina popolo memoru tiun historion, lernu el la historio kaj konsideru kiel konstrui kaj disvolvi la patrolandon fronte al la estonteco.

 

    "Antaŭe ni estis batitaj pro nia malforteco, tial nun ni devas fari nian patrolandon forta. Samtempe ni memoru ĉi tiun historion ne por kontinuigi la malamon, sed por konservi la pacon kaj persisti en la direkto de paco kaj disvolviĝo," diris Cheng Yonghua.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio