Ĉefpaĝo

Malgravigi la anglan lingvon en la ĉina pedagogio

| 2014-03-14
Bookmark and Share

de XIAO BING

 


Yu Minhong en la intervjuo 

 

    La 3-an de marto Yu Minhong, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la Nov-Orienta Grupo pri Edukado kaj Teknologio, diris en la intervjuo, ke multaj problemoj ekzistas en la anglalingva instruado de Ĉinio, la lernantoj en element- kaj mez-lernejoj povas lerni la lingvon kiel interesaĵo, oni ne devas kalkuli ĝiajn poentojn en la ekzamenan sistemon.

 

    Li proponis, ke dum la pedagogia periodo, en la elementa lernejo aŭ antaŭ la eniro en malsuperan mezlernejon, oni ne devas mezuri la anglalingvan nivelon de la lernejanoj per poentoj, "ili povas lerni la lingvon por intereso en sia pedagogia periodo, kaj por ekzameno en sia mezlerneja tempo."

 

    Krome, li proponis malgravigi la poentojn de la angla lingvo en la ekzamenoj por eniri en superajn lernejojn. Li opinias, ke nur kiam la angla lingvo elviciĝos de la ekzamenoj, ĝi povos revenigi sian teknikan esencon. Do, la ŝanĝo de la akcepta kaj taksa sistemo de superaj lernejoj estas pli grava ol tiel nomata "malgravigo de poentoj kaj ĉiujare multfojaj ekzamenoj" de tiu ĉi fremda lingvo.

 

    En la nuna eduka sistemo praktikata de Ĉinio, la angla lingvo estas lernoprogramo devige ekzamenata por la lernantoj. La lastaj lernas ĝin ekde la 3-a lernjaro de element-lernejo ĝis la 3-a lernjaro de la supera mezlernejo, multaj neregistaraj elemen-lernejoj komencas la anglalingvan instruadon tuj post kiam la lernantoj eniris en la lernejan pordon, eĉ en iuj infanĝardenoj estas profesiaj instruistoj por instrui la anglan lingvon kaj ekzerci la geknabojn per simplaj parol-esprimoj de tiu ĉi lingvo, kaj nemalmultaj neregistaraj infanĝardenoj allogas al si infanojn per sia "anglalingva nivelo".

 

    Marte de 2013 la Ministerio de Eduko de Ĉinio ellaboris novan planon pri "ĉiujare multfojaj ekzamenoj" de la angla lingvo, la reformado de la ekzamenoj por eniri en superajn lernejojn trovis sian transiran punkton ĉe tiu ĉi lingvo. Kaj lastatempe en Pekino, Ŝanhajo, Jiangsu, Shandong kaj aliaj lokoj aperis koncernaj informoj, ke okazos multfoje en ĉiu jaro ekzamenoj pri la angla lingvo, socializados la ekzamenon de la angla lingvo, kaj ankaŭ la poentoj de la angla lingvo malaltiĝos en la menciitaj gravaj ekzamenoj. Tiel, "kiel reformi la anglalingvan ekzamenon" estis vaste zorgata.

 

    Tiaj seriaj ŝanĝoj montras ke la ekzamenoj de la angla lingvo havas la tendencon de la ekzameno pri simplaj scioj pri la lingvo al tiu pri la praktikado de la lingvo. Sekve tute ŝanĝiĝos la anglalingva eduko kaj trejna merkato, laŭ la opinioj de rilataj personoj, pro tio ke la angla lingvo estis tirita el la ekzamenado de ĉinaj lernejoj, eble velkiĝos la lingvo-trejnaj kursoj, lernolibroj kaj klasoj kiuj celas nur al sukceso de la ekzamenoj, en la estonteco la instruado de tiu ĉi lingvo estos pli kaj pli antaŭenpuŝita al la praktikeco. Kaj ankoraŭ rapide plifortiĝos la trejnado kiu estas ligita kun la postuloj de postenoj, studo en aliaj landoj kaj tiel plu.

 

    Fine Yu Minhong menciis, ke la reforma plano pri ekzamenado ne havas en la venontaj 3 jaroj grandan influon al la lernantoj kiuj partoprenos en la ekzamenoj por eniri en superajn lernejojn, do nun oni ne devas sin malstreĉi en la lernado de la angla lingvo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio