Ĉefpaĝo

Liao Yonglin: La "tri ĉefaj taskoj" por utiligo de tero cele garantii sekurecon de grenoj

| 2014-03-14
Bookmark and Share

de WANG YIN

 


Liao Yonglin

 

    La 4-an de marto, akceptante intervjuon de raportisto de la gazeto "China Report", Liao Yonglin, membro de ĈPPIK kaj estro de la Departemento pri Utiligo de Tero sub la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj de Ĉinio, diris, ke konsidere al utiligado de tero, la protekto de agroj estas la unua ĉefa tasko por garantii la sekurecon de grenoj.

 

    La pokapa natura resurso de la ĉina agrikulturo estas tre malmulta kaj la pokapa agro -- nur 1.38 muoj, malpli ol duono de la averaĝa nivelo en la mondo. En la jaro 2006 la "alarma linio pri 1.8 miliardoj da agroj" unuafoje aperis en la oficiala dokumento de la ĉina registaro. La laborkunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) pri la urbanizo kaj tiu pri la kamparo okazintaj post la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ ambaŭ refoje emfazis striktan gardon de la "alarma linio pri 1.8 miliardoj da agroj". Agroj estas bazo por la sekureco de grenoj. Se mankas agroj, oni neniel povas paroli pri la sekureco de grenoj eĉ pri ilia produktado.

 

    "La dua ĉefa tasko estas levi la kvaliton de agroj." Liao Yonglin diris al mi, ke nuntempe la agroj, kiuj havas stabilan produktokvanton en okazo de sekeco kaj inundo, okupas ĉirkaŭ 40% de la totala areo de la agroj en la tuta lando, aliaj agroj pli aŭ malpli bezonas apogon de agrikulturaj projektoj kaj tiun de biologiaj teknologioj por altigi sian produktokapablon. La "alarma linio pri 1.8 miliardoj da agroj" rilatas al la produktokvanto de grenoj, kaj levi la kvaliton de agroj rilatas ne nur al la produktokvanto de grenoj sed ankaŭ al ilia kvalito.

 

    "La tria ĉefa tasko estas starigi serion da sistemoj, kiuj povas stimuli kamparanojn pli bone utiligi teron." Por plue ekspliki tion Liao Yonglin donis ekzemplon: Se la aĉet-prezo de grenoj ne kontentigas kamparanojn, eble ili ne okupiĝos pri produktado de grenoj. Pro tio la registaro devas kuraĝigi kamparanojn per diversaj rimedoj por garantii la sekurecon de grenoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio