Oni devas doni atenton al lernado de la nacimalplimultaj lingvoj kaj kulturoj

| 2014-03-13
Bookmark and Share

de LI WUZHOU

 


Parolas Zhou Mingwei. (Foto de Zhao Xi) 

 

    Zhou Mingwei, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, proponis en la grupa kunveno de ĈPPIK, ke oni devas doni atenton al lernado de la nacimalplimultaj lingvoj kaj kulturoj.

 

    En la grupa kunveno okazinta la 4-an de marto, parolante pri la afero de nacimalplimultoj zorgata de multaj personoj, Zhou Mingwei diris, ke por interŝanĝi kun usonanoj, japanoj kaj eŭropanoj, ĉinoj povas dediĉi multe da tempo por lerni iliajn lingvojn. Tamen, kiom da ĉinoj lernas la lingvojn de nacimalplimultoj de sia lando. Scipovi nacimalplimultajn lingvojn estas tre grava kondiĉo por kunfandiĝi en la nacimalplimultajn amasojn kaj vere ludi la rolon de komunikado.

 

    Zhou Mingwei malkaŝe konfesis, ke kiel la konstanta konsilano de la Ĉina Asocio por Protekti kaj Disvolvi Tibetan Kulturon, li ofte sentas krizon kaj urĝecon. Li diris, ke pro la lingva baro liaj konoj pri la tibeta kulturo granda kaj profunda ne estas sufiĉe multaj. Li donis ekzemplon: "Estas malfacile por tiuj, kiuj volas labori en Tibeto, profunde kunfandiĝi en Tibeton, se ili ne povas paroli la lokan lingvon."

 

    Zhou Mingwei opinias, ke unue oni devas mobilizi la homojn, kiuj volas okupiĝi pri nacimalplimultaj laboroj, lerni iliajn lingvojn kaj kulturojn. "Tio ĝuste estas grava kondiĉo por longtempaj daŭrigo kaj riĉigo de la koloraj kulturoj de la ĉina nacio." Zhou diris.

 

    Zhou Mingwei diris ankaŭ, ke Xinjiang kaj Tibeto havas tre profundan kaj longan fonon en la historio kaj kulturo. La tieaj nacimalplimultoj restigis al la ĉina historio multe da tre apartaj spuroj kaj ludis apartan rolon. Nacimalplimultaj kulturoj estas grava konsistiga parto de la ĉina riĉa kulturo. Tial la homoj, kiuj okupiĝas pri raportado pri Xinjiang kaj pri Tibeto, devas havi fundamentan konon pri iliaj kulturo, religio, historio kaj lingvo. Nur tiele oni povas profunde koni, sperti kaj diskonigi la kulturon de Tibeto kaj tiun de Xinjiang, kaj interligi ĉi tiujn kulturojn kun la patrolanda.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio