Ĉefpaĝo

Wang Yi pri diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaroj

| 2014-03-12
Bookmark and Share

de ZHAO SHENGNAN

 


Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, respondas la demandojn de raportistoj en gazetara konferenco.

 

    La 8-an de marto Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke la rilato inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaroj estas ĝenerale bona kaj stabila.

 

    Li diris, ke en la pasinta jaro 2013, Ĉinio unuafoje okazigis kunvenon de diplomatia laboro pri rilatoj inter Ĉinio kaj la najbaraj landoj, kiu akcentis, ke la najbaraj landoj estas ĉefaj landoj de la ĉina diplomatio. Cetere, la kunveno prezentis diplomatian koncepton pri amikeco kaj toleremo en la rilatoj al najbaroj, kaj gravajn proponojn pri kunlaboroj celante reciprokajn profitojn kaj gajnojn.

 

    Li diris, ke Ĉinio havas la rilatojn kun siaj najbaroj jam de miloj da jaroj, kaj ĝi ĉiam persistas en la principoj "alte taksi harmonion kaj sincerecon al la najbaroj kaj respekti unu alian". Hodiaŭ ni pli aktive praktikos tiun principon kaj klopodos, ke la najbaraj landoj pli multe profitu de la ĉina reformado kaj pli bone komprenu la persiston de Ĉinio pri paca evoluo. Samtempe ni volas aŭskulti la voĉojn de niaj najbaroj kaj respondi iliajn demandojn pri ĉinaj ĉi-rilataj politikoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio