Ĉefpaĝo

Monumento por alilandaj amikoj en Yan'an dum la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japanaj Agresantoj

| 2014-03-12
Bookmark and Share

de LI WUZHOU

 


Zhou Youma ricevas intervjuon. (fotita de Dong Ning)  

 

    La 6-an de marto Zhou Youma, ĈPPIK-membro el la rondo por amikeco kun fremdaj landoj, faris sian proponon alvokante ke oni starigu monumenton por la amikoj venintaj el aliaj landoj al Yan'an dum la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japanaj Agresantoj.

 

    Li proponis, ke oni starigu sur la sama loko de la antaŭa Internacia Paca Hospitalo de Yan'an monumenton memore al la fremdlandajn amikojn kiuj batalis kune kun la Komunista Partio de Ĉinio kontraŭ la japanaj agresantoj, konstruu muzeon pri la laboroj de tiuj homoj dum la rezistmilito kaj establu specialan fonduson por studi pri iliaj aferoj.

 

    Li diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio restis en Yan'an dum 10 jaroj kaj gvidis la ĉinan popolon akiri la sukceson de la rezistmilito, ekde tiam, la ĉina nacio komencis sian reprosperiĝon. Ĝuste en tiu ĉi periodo venis al la loko multaj amikoj el Usono, Sovetunio, Kanado, Novzelando, Germanio, Hindio, Japanio, Vjetnamio kaj aliaj landoj, ili laŭ malsamaj manieroj faris gravajn kontribuojn por la finfina venko de la rezistmilito. Starigi monumenton, muzeon kaj fonduson por ĉi tiuj amikoj el diversaj landoj estas ne nur konkreta prezento de memoro far la ĉina popolo pri la historio, pri la neforgesebla pasinteco, de zorgo al la paco kaj de kreo por la futuro, sed ankaŭ povas pliigi la amikecan interŝanĝadon kaj reciprokan kredecon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    Zhou Youma estas filo de sinjoro George Hatem. Kaj la lasta estis medicina doktoro de Usono, en la milita periodo li estis invitita de Mao Zedong al Yan'an por fari kuracadon al ĉinaj popolanoj. Sekve li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj establis kelkajn hospitalojn en Yan'an, li fariĝis ĉino post la stariĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949. Zhou Youma naskiĝis en Yan'an, li estas eksa altranga ĵurnalisto de China Today (Ĉinio Hodiaŭ) kaj servas kiel la nuna prezidanto de la fonduso sub la nomo de George Hatem, li faris longtempan studadon pri la rezistmilita historio de la urbo Yan'an. Kaj pro la laboroj pri la amikeco kun fremdaj landoj, li profunde sentis la gravecon de internaciaj amikoj en la flanko de akcelo por la amikeca interŝanĝo kaj fortigo de la reciprokaj kompreno kaj konfido inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

    Krom la menciita propono, Zhou Youma diris, ke Ĉinio povas inviti posteulojn de tiuj ĉi alilandaj amikoj kaj aliajn amikojn de Ĉinio por ke ili kune ĉeestu al la programo en la 3-a de septembro -- memortago por la viktimoj dum la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ Japanaj Agresantoj. Tio certe transdonos la profundan amikecon de la ĉina popolo al alilandanoj kiel akcelo por kompreno kaj amikeco inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio