Ĉefpaĝo

Xi Jinping: kulturi fakulojn pri urba administrado

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Xi Jinping ( la dua de maldekstre) en la kunveno de la ŝanhaja delegacio

 

    Posttagmeze de la 5-a de marto, la ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis la kunvenon de la ŝanhaja delegacio en TPK.

 

    Kiam oni menciis la fortigon kaj kreivon de la socia administrado, Xi Jinping emfazis, ke la ŝlosilo por tiuj problemoj kuŝas en sistema kreiveco, kaj esence homoj estas ĝia kerna elemento. Se nur homoj kun homoj kunvivas harmonie, la socio iradas en bona ordo kaj stabileco. Tiuflanke la centra laboro devas esti fortigado de la normala administrado de urboj. Krome ankaǔ estas necese fortigadi la administradon de loĝantara servo, akceli la bonordan fluadon de la loĝantaro per merkata kaj leĝa metodoj kaj teni la totalan loĝantaran kvanton. Oni devas kulturi fakulojn pri urba administrado kun scienca sinteno, avangartaj ideoj kaj profesiaj scioj por bone konstrui kaj administradi la urbojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio