Ĉefpaĝo

Mo Yan: mi esperas altigi favoran traktadon de unuinfanaj kaj infanoperdaj familioj

| 2014-03-10
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Dong Ning

 


Mo Yan en la kunveno 

 

    La 4-an de marto en la diskuta kunveno de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK, Mo Yan, la membro de ĈPPIK, proponis altigi favoran traktadon de unuinfanaj kaj infanoperdaj familioj. Mo Yan diris, ke la politiko de familia planado praktikiĝis en Ĉinio jam por pli ol 30 jaroj, kio sendube efike limigis la kreskon de la loĝantaro, efektive mildigis la premon de resursoj kaj akcelis la ekonomian disvolviĝon. Tamen kun la tempopaso la gepatroj de la unuageneraciaj solinfanoj eniris en la maljunecon, iuj el ili malfeliĉe perdis sian infanon. Por ili la vivo en maljuneceo estas malfacila en vivtenado, kuracado k.s. Tial altigi la favoran traktadon de tiuj familioj fariĝis tre urĝa afero.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio