Ĉefpaĝo

La vojo de paco kaj disvolvo de Ĉinio estas pruvite sukcesa

| 2014-03-10
Bookmark and Share

    Matene de la 4a de marto en la Granda Popola Halo de Pekino okazis gazetara konferenco de la dua sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj proparolanto s-ino Fu Ying respondis demandojn de raportistoj.

 


Fu Ying 

 

    Raportisto el la kompanio Kolumbia Brodkasta Sistemo de Usono demandis: "La ĉina registaro elmetis la koncepton pri "paca leviĝo" antaŭ pli ol dek jaroj, tamen ni vidis, ke la militaj elspezoj de Ĉinio daŭre kreskas, kaj tio ŝajnas ne pacema. Krome, najbaroj de Ĉinio maltrankviĝas pro ĝia milita ekzistado en la Suda Ĉina Maro kaj en la Orienta Ĉina Maro. Ĉu vi opinias, ke ĉinaj najbaroj kaj la internacia komunumo havas motivon esti maltrankvilaj pri la kreskantaj militaj elspezoj de Ĉinio? Ĉu Ĉinio pliigas la militajn elspezojn por respondi al la strategio de Usono pri "reveni al Azi-Pacifiko?"

 


Usona raportisto

 

    Fu Ying respondis: "Ĉinio sekvas la vojon de paco kaj disvolvo, kaj tio estas pruvite sukcesa kaj ĝusta. Je tiu ĉi punkto ni estas neŝanceligeblaj. Vi diris, ke la kreskado de militaj elspezoj kaj la defendaj fortoj de Ĉinio signifas, ke Ĉinio ne sekvos la vojon de paco. Ni aŭdis similajn dubojn en la internacia komunumo, tamen ankaŭ ni ĉinoj volas demandi, ĉu nia disvolviĝo ne plu estas paca, se kreskas niaj defendaj fortoj? Ĉu nia maniero estus paca, se nia lando bone disvolviĝus kaj prosperiĝus, tamen ni havus malfortan defendon? Mi opinias, ke juĝi defendon kaj disvolviĝon de iu lando dependas de la direkto de ĝiaj politikoj. La konstitucio de Ĉinio havas klaran difinon, ke la ĉefa tasko de ĝia defendo estas gardi la nacion kaj ĝian popolon por paca produktado. Esence la ĉina defendo estas defensiva."

 


En la gazetara konferenco 

 

    Fu Ying aldonis: "Politike Ĉinio ne prenas najbarojn aŭ iujn landojn kiel siajn malamikojn. De la ĉinaj historio kaj spertoj ni lernas, ke la paco devas esti konservata per efektiva kapablo. Tial ni opinias, ke se ni ne havas fortan defendon, nia popolo ne povas trankvile vivi. La ĉina defendo fortiĝos kun modernigo de la lando, kaj tio estas universala leĝo, modernigo de la ĉina defendo gajnas vastan subtenon de la popol-amasoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio