Ĉefpaĝo

"Tutlanda sistemo" same estas speco de profesiaj sportoj

| 2014-03-10
Bookmark and Share


Yao Ming, eksa korbopilkisto vaste konata kaj membro de ĈPPIK, faras parolon en faka diskuto. (fotita de Dong Ning)

 

    La 4-an de marto en la faka diskuto Yao Ming, eksa korbopilkisto vaste konata kaj membro de ĈPPIK, diris: "En la 'tutlanda sistemo', ni sportistoj, estis elektitaj de la infaneco, ekzemple esti eltrovitaj kaj kulturitaj de la ŝtato kiel profesiaj sportistoj. Fakte tio liveras solidan bazon al talentuloj en evoluado de la industrio pri profesiaj sportoj."

 

    Post komparado inter la mekanismoj pri la trejnado de sportistoj de Ĉinio kaj Usono, Yao Ming kun riĉaj spertoj en la rilataj kampoj de la du landoj, opinias ke ankaŭ la "tutlanda sistemo" same estas speco de profesiaj sportoj, kvankam la investantoj kaj administrantoj estas ŝtataj organizoj. Laŭ lia opinio, ne estas avantaĝo aŭ malavantaĝo inter la du sistemoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio