Ĉefpaĝo

Itala ambasadoro en Ĉinio atendas, ke la du sesioj de Ĉinio alportos "ekvilibron"

| 2014-03-10
Bookmark and Share

de CHEN BOYUAN

 


Alberto Bradanini

 

    La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Krom reprezentantoj de TPK, ankaŭ itala ambasadoro en Ĉinio Alberto Bradanini prezentis sian "proponon" al la sesio. Li atendas, ke la ĉi-jara sesio alportos pli multe da "ekvilibro".

 

    Alberto Bradanini diris, ke li atentas ĉefe pri la ekonomia kampo. Li atentas, kiajn interesojn la ekonomia reformado de Ĉinio alportos al Italio por realigi la "veran reciprokan kompletigon" de la ekonomio itala kaj ĉina. Li esperas, ke la malfavora komerca saldo de Ĉinio kaj Italio kaj la malfacila eniro de italaj kompanioj en ĉinan merkaton vekos atenton de la ĉi-jaraj du sesioj.

 

    "La kapableco kaj avantaĝoj de italaj entreprenoj en medio, agrikulturo, sanigo, urbanizado kaj aliaj kampoj estas rekonataj de Ĉinio," diris Alberto Bradanini.

 

    Laŭ dokumentoj el la itala ambasadorejo en Ĉinio, en la jaro 1999 la malfavora komerca saldo de Ĉinio kaj Italio estis 3 miliardoj da eŭroj, en 2003 ĝi grandiĝis al 5.7 miliardoj da eŭroj kaj en 2010 ĝi atingis 20 miliardojn da eŭroj. Menciinde estas, ke en 2010 la komerca sumo de la du landoj estis 37 miliardoj da eŭroj. Alberto Bradanini diris, ke la simila stato ekzistas ankaŭ en komercado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio. Li alvokis, ke bona ekvilibro en duflanka komercado povos ĝuigi al la du flankoj kunlaborajn fruktojn.

 

    "Ni ne postulas ricevi eksteran profiton nek volas revigligi protektismon. Ni postulas nur ĝuste trakti la malekvilibron de la duflanka komercado kaj atingi novan ekvilibron de komercado kaj investado per kunlaboraj rimedoj," diris Alberto Bradanini.

 

    Li esperas, ke la supremenciitaj problemoj estos sufiĉe atentataj en la du sesioj kaj lia propono pri ekonomio kaj komerco estos konitaj de pli multaj homoj per la platformo de la du sesioj.

 

    Dum la lastaj 10 jaroj la ekonomia sumo de Ĉinio leviĝis de la 7-a loko en la mondo al la 2-a. Alberto Bradanini ŝuldas la leviĝan tendencon al "ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj al la kompleta malfermiĝo de la okcidenta merkato al Ĉinio". Li montris ankaŭ, ke la eniro de alilanda kapitalo en Ĉinion ankoraŭ alfrontas multajn malfacilojn, ekz. estas malpermesita ĝia eniro en iujn kampojn, dogana bariero multaj kaj diversaj reguloj de doganejoj ktp. Tio influis entuziasmon de italaj entreprenoj en investo en Ĉinio.

 

    Alberto Bradanini diris, ke same kiel multaj alilandaj diplomatoj en Ĉinio ankaŭ li tre atentas, kiel la ĉina registaro realigos la rimedojn pri reformado elmetitajn en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Lia atento al "ekvilibro" enkorpiĝis ankaŭ en tio kiel Ĉinio realigos "ekvilibran reformadon, ekvilibrajn kreskadon kaj ekologion kaj ekvilibran disvolviĝon de urboj kaj la kamparo".

 

    "Ankaŭ la ekvilibro de la socia garantio, edukado kaj kuracado estas tre grava," li diris fine.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

图说:

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio