ĈPPIK-membro: la registaro devas rekompenci konstruantojn de ekologio
de HOU WEILI
Zhang Hong |
Intervjuata de ĵurnalistoj, Zhang Hong, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicestro de la Chongqing-a Buroo de Forstumado, proponis, ke la registaro transdonu parton de la kapitalo pri entreprenado de ekologiaj programoj al kamparanoj kaj arbokulturantoj en la ekologiprotektaj regionoj por helpi ilin liveri pli bonajn ekologiajn produktojn.
Li diris, ke kamparanoj faras grandan kontribuon por teni la verdajn montojn kaj klaran akvon ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero kaj por tio la registaro nepre devas ilin rekompenci. Li proponas, ke la rekompenca mono venu el la Akvo-energia Centralo de Tri Gorĝoj kaj malsupra baseno de Yangzi-rivero, kiuj povas ĝui bonkvalitan akvon pro protektado de ekologio en la supra baseno. Per tiu sumo la kamparanoj en la supra baseno de Yangzi-rivero povas pli bone konstrui la verdan medion, kaj samtempe igi la ekologian ekonomion daŭrigebla.
Li tre deziras, ke la registaro ellaboru novan politikon pri cedigo de kampoj al forstumado kaj pligrandigu investon al tio.
Li opinias, ke cedigo de kampoj al forstumado ne konfliktas kun garantio de grena produkto. Sur deklivo de pli ol 25 gradoj, sur terfalema deklivo, sur dezerto kaj altmonto, oni devas laŭ malsamaj kondiĉoj planti malsamajn arbojn, ĉar tiuj lokoj ne taŭgas por kulturado de grenplantoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong