Ĉefpaĝo

Reprezendantoj de TPK el Xinjiang: gangsteroj meritas severan punon kaj baton

| 2014-03-07
Bookmark and Share

de ZHANG ZIYANG

 


Adili Wuxiuer akceptas intervjuon.

 

    La 2-an de marto reprezendanto de TPK, la unuaranga ŝtata aktoro Adili Wuxiuer en Pekino akceptis intervjuon, dume li parolis pri la perforta terorisma evento okazinta en la unua de marto en la Fervoja Stacidomo en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, en kiu aro da gangsteroj tranĉile atakis senkulpajn popolamasojn sur la stacidoma placo kaj en biletejo. "Tio estas serioza terorisma atako, kovita de la frakciistoj de Xinjiang. La gangsteroj meritas seriozan punadon kaj baton."

 

    Li diris: "Dum la flugo de Urumĉi al Pekino la tuta delegacio longtempe tenis silenton en la aviadilo, neniu babilis, tamen se mi ne eldirus mian pripenson, mi sentas premecon." Tion dirante Adili Wuxiuer montris per la mano sian bruston, kaj lia voĉo estis iom raǔka.

 

    Adili, fama artisto pri Darwaz, kvinfoje kreis Guinness-rekordojn de ŝnurirado kaj vizitis dekkelkajn landojn kaj regionojn por prezenti la ĉinan popolan arton.

 

    Reziguli·Kulahong, reprezentanto de TPK ankaǔ el Xinjiang, diris: "Mi varme amas mian landon kaj volonte kontribuas por ŝiaj stabileco, prospero kaj riĉiĝo. Kiel ĉinoj ni ĉiuj havas devon kaj respondecon teni ĝiajn stabilecon, unuecon kaj socian harmonion."

 

    Reziguli diris, ke kiel TPK-reprezentanto el bazaj organzioj ŝi povas persone senti la sinceran amon de diversaj naciecoj kaj loĝantoj de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono al la patrolando kaj hejmloko.

 

    Rehan'guli Yimier, reprezentanto de TPK el la gubernio Aketao de Xinjiang, diris, ke en kiu ajn lando kaj nacieco okazas la terorisma atako al senkulpaj popolanoj, ĝi meritas fortan riproĉon.

 

Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio