Ĉefpaĝo

Perua ambasadoro zorgas pri la transmara investado de Ĉinio

| 2014-03-05
Bookmark and Share

de Zhang Bowen

 


Sinjoro Gonzalo Gutiérrez, perua ambasadoro en Ĉinio 

 

    Delonge estas bonaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo. En la okazo de la sesioj de TPK kaj ĈPPIK, raportisto de ĈIEG* faris apartan intervjuon al sinjoro Gonzalo Gutiérrez, perua ambasadoro en Ĉinio, la 3-an de marto en Pekino. La ambasadoro prezentis siajn opinion kaj esperon pri la du sesioj.

 

    En la pasintaj kelkaj jaroj, la sesio de TPK kaj tiu de ĈPPIK multfoje invitis alilandajn diplomatiajn delegaciojn. Gonzalo Gutiérrez diris, ke tio signifas ke la ĉina registaro volas sciigi al alilandaj amikoj la diskutajn temojn kaj la aferajn fonojn de la du sesioj.

 

    "Mi opinias, ke la ĉi-fojaj sesioj havas specialan signifon, ĉar ili estas la unuafojaj sesioj de TPK kaj ĈPPIK post la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en kiu oni publikigis gravajn decidojn pri la disvolva direkto de Ĉinio en la estonteco." Gonzalo Gutiérrez montris, ke la reforma plano koncernas al la futura merkata rolo de Ĉinio, la kontraŭ-korupteco kaj la disvolva neekvilibreco inter la urboj kaj la kamparo, kaj ĉiuj tiuj temoj konsistigas la enhavon de la du sesioj.

 

    Gonzalo Gutiérrez diris: "La transmara investado de Ĉinio estas firme kunligita kun Latin-Ameriko, precipe kun Peruo. Por ni, la plej grava afero estas rapide sekvi la atingojn de la laboroj de TPK kaj ĈPPIK rilataj al Latin-Ameriko kaj al tio, kion la ĉina registaro faros por pliigi la partoprenecon de Ĉinio en la aferoj de Latin-Ameriko kaj multigi la kampojn -- de natur-resursa investado ĝis aliaj gravaj industriiĝaj flankoj kaj ĝiaj aldonitaj valoroj."

 

    Li diris ankaŭ: "Pri la laboroj de la ĉina registaro, mi opinias, ke en la unua respondec-jaro de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, multaj reformoj jam estis praktikitaj. Ĉinio alfrontas multajn potencialajn problemojn ekzistantajn en la socio, ĉiuj el ili estas urĝe solvotaj. Ekzemple la koruptiĝo de iuj lokaj oficistoj kaj medi-protekado. La ĉina registaro malkaŝeme vizaĝas al ili. Mi opinias, ke ĉi tiuj vaste konataj malfaciloj ne speciale apartenas al Ĉinio, sed same ankaŭ al aliaj landoj. Krome, oni jam vidis, ke la ĉina registaro penadis por fari pragmatajn interparolojn kun la taiwan-aj reprezentantoj."

 

    La ŝlosilo de la bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo estas reciprokaj akomodiĝo kaj kompreniĝo. La du landoj havas similajn historiojn en la pasintaj 100 jaroj. Ili starigis inter si profundajn rilatojn pere de komercado ekde la 16-a jarcento. Kaj en la 19-a jarcento ĉinaj laborfortoj vaste distribuis en Peruo kaj fine ili fariĝis membroj de tiu ĉi lando. 3 milionoj da ĉindevenuloj vivas en Peruo, ili estas eminentaj en diversaj rondoj, inkluzive de la kampoj politika, socia kaj kultura. Lastatempe aperis du ĉindevenaj ĉefministroj de Peruo, kaj la unua olimpika (okazinta en la jaro 1948) ĉampiono de Peruo same estis ĉindevenulo.

 

    Gonzalo Gutiérrez diris, ke li jam preparis por la tuta jaro la planon pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj en diversaj kampoj, kaj 2014 estas la jaro por reciproka akcelado de la du flankoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

      - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    *ĈIEG: la Ĉina Internacia Eldona Grupo

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio