Ĉefpaĝo

Fokusaj temoj de TPK kaj ĈPPIK en 2014

| 2014-03-03
Bookmark and Share

de ZHENG GUO

 

    Sekve de proksimiĝo de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) la disvolva direkto de la ĉina politiko kaj tiu de ĝia ekonomio fariĝis fokusaj temoj aparte atentataj de diversrondaj homoj. Kiel Ĉinio ĉiuflanke profundigos sian reformadon? Kiel Ĉinio komencos la periodon de sia nova kreskado? "La novaj politikoj pri reformado" estos atendataj ne nur de ĉinaj popolanoj, sed ankaŭ de la internacia komunumo.

 

    La politiko pri la nova familia planado kaj la reformado de la medicina kaj kuracada sistemo

 


Senĉese malstreĉiĝas en la lastaj jaroj la politiko pri la dua infano por la geedzoj, unu el ili estas la sola infano en la familio. 

 

    Sekve de proksimiĝo de la du sesioj, la temoj pri la popola vivo estas atentataj de pli kaj pli multaj homoj. La enketado farita de ĉinaj retejoj montris, ke la socia garantio, la politiko pri la nova familia planado, t. e. la geedzoj, unu el ili estas sola infano de la familio, rajtos havigi al si la duan infanon, kaj la medicina reformado estos fokuso plej atentata de la popolamaso dum la du sesioj. Laŭ antaŭvido de fakuloj, sekve de malstreĉiĝo de la politiko pri nasko de la dua infano en diversaj provincoj de Ĉinio, la ĉi-jaraj du sesioj fariĝos platformo por interŝanĝi kaj diskuti la orientadon de la politikoj en du-infana epoko. La novaj politikoj pri integriĝo de vivtenado de maljunuloj en la urboj kaj en la kamparo, kaj ankaŭ la konkreta praktikado de la medicina reformado estos fokusoj varme diskutotaj de reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK.

 

    La novtipa urbanizado

 


Rapidiĝas la urbanizado en diversaj lokoj de Ĉinio. 

 

    La urbaniza nivelo de Ĉinio superis 52%. Dum la procezo de urbanizado oni renkontis multe da malfaciloj, ekz., en urboj furoras "obstrukco sur stratoj, poluado, pluv-inundo kaj altiĝo de la prezoj de loĝdomoj", kaj en la kamparo -- "devigita transloĝiĝo de kamparanoj en etaĝdomojn", "duon-urbanizado" kaj aliaj problemoj, kiuj atendas solvadon. En la kuranta jaro Ĉinio lanĉos la "Ŝtatan Projekton pri Novtipa Urbanizado". La kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj tiu de la Centra Komitato pri urbaniza laboro, kiuj sinsekve okazis en la fino de 2013, ambaŭ elmetis, ke oni devas bone ellabori kaj bone plenumi la projekton pri novtipa urbanizado. Oni atendas, ke la du sesioj montros klaran vojon por la urbanizado. Nuntempe "urbanizado de tero" plirapidiĝas ol "urbanizado de loĝantaro". Ankaŭ tio estos atentata de la du sesioj. Iuj urboj blinde grandigis sian sferon, troe okupis kultivajn kampojn, senbride malfermis ekspluatajn zonojn kaj senĉese vastigis la areon de urboj. En la estonteco daŭre multiĝos la kamparanoj, kiuj perdis sian teron. Tio ne nur endanĝerigos la grenan sekurecon, sed ankaŭ plue pliigos la malfacilecon por solvi la problemon pri "kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj". Alia problemo estas projektado de spaco kaj tiu de urboj. Mankas al iuj urboj raciaj dispozicio kaj strukturo. Apartiĝo de la urba projektado kaj ilia administrado influis la funkcian efikecon de la urboj. En aliaj urboj ekzistas "vilaĝoj en urboj", "malriĉulaj regionoj en urboj" kaj aliaj neraciaj fenomenoj.

 

    Reformado de la distribua sistemo

 

La sistemo pri la enspezo kaj distribuo -- unu el la fokusoj multe atentataj de la popolamaso 

 

    La procezo de la reformado en enspezo kaj distribuo fariĝos fenestro por atenti la ĝeneralan procezon de la reformado en Ĉinio. La "Laborraporto de la Registaro" de 2013 elmetis, ke oni devas malgrandigi diferencojn en la enspezo kaj distribuo por ke la disvolvaj rezultoj pli multe kaj pli juste favoru al la tuta popolo. Pli atentata estos, ke kiujn proponojn pri malgrandigo de diferencoj en la enspezo kaj distribuo prezentos la ĉina registaro en sia laborraporto en 2014. Estos espereble, ke la reguloj por aplikado de la projekto pri reformado de la enspezo kaj distribuo estos publikigita en 2014. "Altigi la enspezon de la homgrupoj kun malalta enspezo, multigi la nombron de la homgrupoj kun meza enspezo kaj regi la enspezon de la homgrupoj kun alta enspezo" estas vaste rekonata kiel la baza pensfadeno de la reformado de Ĉinio en enspezo kaj distribuo. Oni devas per la reformado forigi maljustecon en distribuo, malpliigi la imposton de la homgrupoj kun malmulta kaj meza enspezoj, regi altan enspezon, forigi diferencojn en la socia garantio kaj finfine formi "olivo-forman" dispozicion de la enspezo kaj distribuo.

 

    Funkcio de la ekonomio

 

    La kunveno de la Centra Komitato de KPĈ pri la ekonomia laboro okazinta en la fino de 2013 difinis, ke la celo de la ekonomia kresko en 2014 estos je ĉirkaŭ 7.5%. Tio signifas, ke oni devas unuflanke daŭre teni racian kresko-rapidecon kaj aliflanke enprofundigi reformadon, konduki diversajn flankojn meti la kernon de la laboro sur rapidigon de transformado de disvolva maniero de la ekonomio, sur reguligon de ĝia strukturo, sur altigon de la kvalito de la ekonomia kreskado kaj sur tiun de la ekonomia profito. Ĉi-jare en Ĉinio ne estas movforto por eksciti rapidan resalton de la ekonomio. Ĉar la movforto por la ekonomia kreskado venos el profunda reformado. En 2014 la ekonomio de Ĉinio fluktuos laŭ la proporcio de 7.5% kaj ĝia kreska rapideco eble estos malpli alta ol tiu en 2013. Tian antaŭkalkulon oni faris konsiderante kelkajn faktorojn, kiaj leviĝo de procento de interezoj kaj bridado de entreprenoj kun multkosta monkolektado al investado por fiksa aktivo, konsiderante ankaŭ tion, ke la kreska rapideco de konsumado kaj tiu de importo kaj eksporto en tiu ĉi jaro probable estos samaj kun tiuj en la pasinta jaro. En 2014 funkciado de la makroekonomio de Ĉinio alfrontos multe da riskoj.

 

    Reformado de entreprenoj

 

    2014 estas jaro por la reformado.

 

    La reformado en la ŝtatposedataj entreprenoj de Ĉinio fariĝos ĉefa prenilo en la vojmapo por profundigo de la reformado proponita de la 3-a Plena Sesio de la Centra Komitato de KPĈ kaj kampo por densa investado. Espereble, ke la multe atentata ĝenerala projekto pri la reformado en la ŝtatposedataj entreprenoj estos lanĉita en 2014. La ĉi-jara reformado de la ŝtatkapitalaj kaj ŝtatposedataj entreprenoj disvolvos laborojn en difino de la funkcioj por la ŝtatposedataj entreprenoj, en disvolvo de la miksita proprieta ekonomio, en interna reformado de entreprenoj, en perfektigo de la sistemo pri superrigardo kaj administrado kaj en solvo de la problemoj postlasitaj de la historio. Dum la venontaj periodoj aperos tajdo de la reformado en la miksita proprieta sistemo, aperos ankaŭ la fenomeno de kunfandiĝo de privat-ekonomiaj grupoj kaj ŝtatposedataj entreprenoj; la lastaj retiriĝos el parto de la konkuraj kampoj, transformiĝos kaj leviĝos al la tavolo kun pli granda industrio-ĉeno. La disvolvo de la miksita proprieta ekonomio eble renkontos rezistojn. Kvankam grandigo de la privata investado kaj reformado de la ter-merkato utilas al leviĝo de la koncernaj investo-platoj, tamen la komplikeco kaj iom-post-iomeco de la reformado decidis, ke estos malfacile por la privata investado kaj la investado por dom- kaj terhavaĵoj havi grandan progreson en la kuranta jaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio