Ĉefpaĝo

La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong finis sian vojaĝon ĉirkaŭ Antarktio

| 2014-02-27
Bookmark and Share


Veturas la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong en la golfo Prydz de Antarktio. 

 

    La 25-an de februaro la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong revenis al la golfo Prydz fininte sian unuafojan vojaĝon ĉirkaŭ Antarktio. Ĝi kaj la 30-foja ekspedicio de Ĉinio al Antarktio baldaŭ atingos la stacion Zhongshan.

 

    Prydz en la formo simila al tiu de malakuta triangulo estas la tria granda golfo en Antarktio, kaj la ĉina stacio Zhongshan sidas ĝuste apud ĝia angulo. Laŭ la konigo de Wang Jianzhong, estro de la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong, en sia reveno ĝi laŭvoje reprenos kaj dismetos OBS (aparato por kontroli submaran tertremon) kaj faros aliajn esploradojn, eble ĝi atingos la ĉinan stacion en la 27-a de la sama monato.

 

    La ŝipo Xuelong komencis sian vojaĝon ĉirkaŭ Antarktio ekde la 21-a de decembro 2013. Ĝi spertis multajn malfacilojn, inkluzive de la agadoj helpi alilandan ŝipon kaj sin liberigi de glaciaj pecegoj. Dume ĝi finis siajn taskojn pri scienca esplorado.

 

    Antarktio kiu situas ĉe la plej suda poluso de la terglobo havas la someron kiel la "oran sezonon" por scienca esplorado nur de la 15-a de decembro ĝis la 14-a de februaro de la sekvanta jaro. Xuelong devas transporti la ĉinajn sciencistojn el la stacio Zhongshan al ties lando antaŭ la "vintriĝo" de la golfo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio