Ĉefpaĝo

Bildstrioj de Xi Jinping

| 2014-02-27
Bookmark and Share

    La 19an de februaro Qianlong-retpaĝaro de Ĉinio publikigis raporton pri bildstrioj sub la titolo "Kien iras la tempoj de prezidanto Xi?" En la bildstrioj ĉina prezidanto Xi Jinping surhavas simplan grizan jakon kaj bluan pantalonon. Estis la unua fojo, ke liaj bildstrioj aperis en oficiala mediato.

 


La bildo Kien iras la tempoj de prezidanto Xi?

 


La bildo Kien iras la tempoj de prezidanto Xi? 

 


La bildo Kien iras la tempoj de prezidanto Xi? 

 


La bildo Kien iras la tempoj de prezidanto Xi? 

 


La bildo Kien iras la tempoj de prezidanto Xi? 

 

    La raporto aperis unue en frua februaro, kiam Xi diris en la ekskluziva intervjuo kun rusa amaskomunikilo en Soĉio, Rusio: "Kien iras miaj propraj tempoj? Kompreneble, mi estas okupita pri laboro." La raporto diras: "Laŭ nekompleta statistiko de oficialaj mediatoj, en la lastaj preskaŭ 15 monatoj ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ Xi faris esploron kaj viziton, kaj ĉeestis en kunvenoj por pli ol 80 fojoj, kaj liaj spuroj estis troveblaj en triono da ĉinaj provincoj kaj en kvin kontinentoj."

 

    La raporto ankaŭ vivece montras vojaĝojn de Xi per kelkaj bildoj. La titoloj de la bildoj estas: Kien iras la tempoj de prezidanto Xi, 39 tagoj por enlanda esploro, 39 tagoj por eksterlandaj vizitoj, Kelkaj fojoj por kunvenoj en ĉiu monato, 12 fojoj por komuna lernado de la politika buroo, Multaj fojoj por aktivaĵoj kaj aranĝoj, kaj Restaj tagoj de ferioj. En la lasta bildo Xi alten tenas platon kun surskribaĵoj: Mi preskaŭ ne havas privatajn tempojn sur tiu ĉi posteno.

 

    Usona retpaĝaro Nov-Jorkaj Epokoj, tajvana Unuiĝinta Ĵurnalo kaj Hongkongaj Ekonomiaj Epokoj komentis la raporton. Ili diras, ke la bildoj estas humuraj kaj afablaj.


Xi Jinping (la dua de dekstre) en la strateto Suda Luoguxiang 

 


Xi Jinping en butiko de vaporumitaj farĉitaj pastobuloj 

    De la fino de la lasta decembro, kiam Xi vizitis butikon de vaporumitaj farĉitaj pastobuloj, ĝis la 25a de la kuranta monato, kiam Xi eniris du kortojn en la strateto Suda Luoguxiang por koni la vivon de ordinaraj personoj, liaj agoj mallongigis la distancon inter li kaj ordinaruloj kaj elmontris lian afablecon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio