Ĉefpaĝo

Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio (II)

| 2013-04-22
Bookmark and Share


Xi Jinping laboranta en la malsupra baseno de Minjiang-rivero en 1995
 

 


Xi Jinping en maljunulejo en 2007
 

 
 
Xi Jinping interparolas kun aŭd-handikapulaj lernantoj en Ŝanhajo.
 

Xi Jinping vizitas plagitojn en Guizhou-provinco en 2008. 
 


Februare de 2012, Xi Jinping (la 2-a de dekstre en la unua vico) interparolas kun usona dommastro, ĉe kiu li gastloĝis du tagojn, kiam li vizitis Usonon en 1985.

 

Xi Jinping en sporta asocio de Irlando en februaro de 2012 
 
 
Xi Jinping interparolas kun aidosulo en novembro de 2012.
 
 
Xi Jinping tagmanĝas kune kun soldatoj de la Sud-Mara Floto de la Ĉina Mararmeo en decembro de 2012.
 
 
Xi Jinping kaj liaj patro, edzino kaj filino
 

Xi Jinping promenas kune kun sia patrino. 
 

Xi Jinping kaj lia filino en Fujian 

 

    Fari praktikajn aferojn kaj ofte kontaktiĝi kun ordinaraj popolanoj

 

    En la jaro 1979 diplomiĝinte el la Universitato Qinghua Xi Jinping eklaboris en la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj poste en la Oficejo de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). En 1982, kiam multaj junuloj komencis sin okupi pri komerco aŭ iri al aliaj landoj por studado, li, forlasinte la avantaĝajn kondiĉojn en Pekino, venis al Zhengding-gubernio en Hebei-provinco. Tiam la pokapa enspezo de la gubernio estis malpli ol 150 juanoj. Kiam li eklaboris tie kiel vicsekretario de la gubernia komitato de KPĈ, nemalmultaj homoj dubis pri lia kapableco. Li loĝis en la oficejo, manĝis en la publika manĝejo kaj ofte iris bicikle al vilaĝoj por informiĝi pri la vivstato de ordinaraj kamparanoj.

 

    Vintre de 1983 Xi Jinping kaj tiama guberniestro Cheng Baohuai iris al la urbo Shijiazhuang por viziti iun scienc-esploriston pri medicinaj kosmetikaĵoj. Pro nescio de ties detala adreso ili nur povis demandi de domo al domo ĝis la deka horo verspere. Kiam ili fine trovis lin, ili interparolis kun li ĝis frumatene de la sekvanta tago. Post nelonge la esploristo venis al Zhengding kun sia scienc-esplora projekto, kiu kreis por Zhengding profiton de pli ol 300 mil juanoj en unu jaro.

 

    Por Xi Jinping la popolamaso estas la plej grava. Lokoj loĝataj de ordinaraj popolanoj estas lokoj, kien li ofte iris.

 

    En 1988 Xi Jinping funkciis kiel sekretario de la Ningde-a Regiona Komitato de KPĈ de la provinco Fujian. Tiam Ningde estis unu el la 18 malriĉaj regionoj de Ĉinio. Por koni staton de la vilaĝoj de la regiono li ofte ĵipe veturadis sur la malglataj montvojoj en sinsekvaj tagoj. Iafoje li eĉ ne povis elĵipiĝi pro talio-doloro kaŭzita de longtempa sidado. Kiam li iris al malproksimaj montregionoj sen aŭtovojo, li piede iradis sur la kotaj montvojoj. Foje por atingi la vilaĝon Xiadang li piediradis de la sepa horo kaj duono matene ĝis la dekdu-a horo tagmeze. En la vilaĝo li estis varme bonvenigita. Vilaĝanoj diris, ke li estis "la plej altranga inter la kadroj, kiuj vizitis la vilaĝon". Li akcelis reformadon de la pajltegmentaj domoj, en kiuj miloj da vilaĝanoj loĝis dum generacioj, kaj konstruigis domojn surborde por fiŝistoj, kiuj loĝis surŝipe de generacio al generacio, tiel ke ili povas fiŝkapti surmare kaj loĝi surborde.

 

    En la jaro 2005 antaŭ la Printempa Festo, ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro, kiel sekretario de la Zhejiang-a Provinca Komitato de KPĈ Xi Jinping venis al karbominejo. Li lifte atingis la fundon de ŝakto ĉirkaŭ 1000 metrojn malsupre de la tersurfaco kaj kurbigante la dorson iradis pli ol 1500 metrojn laŭ la klina ŝakto por viziti karboministojn laborantajn tie.

 

    Xi Jinping estas gvidanto kun humaneco. Okaze de la Nova Jaro, li ĉiam sendas al siaj instruistoj salutojn kaj bondezirojn. Dum laborado en Zhengding-gubernio li disponigis la unuan aŭtomobilon aĉetitan de la gubernia registaro al emeritoj kaj malfermis por ili specialajn malsanulejon kaj amuzejon. Laborante en Fuzhou li longtempe monhelpis malriĉajn lernantojn ĝis tiam, kiam ili eklaboris.

 

    En multaj jaroj, pro lia tre intima rilato kun ordinaraj popolanoj, oni nomis lin "sekretario de popolanoj". Li diris: "Por ni komunistoj la popolanoj estas niaj gepatroj, kiuj donas al ni nutraĵojn kaj vestojn. Ni devas ami la popolanojn kiel niajn proprajn gepatrojn, labori por interesoj de la popolanoj kaj konduki ilin al la bela vivo."

 

    Ne faru aferojn en mia nomo

 

    Xi Zhongxun, parto de Xi Jinping, estis unu el gravaj gvidantoj de Ĉinio. En la aĝo de malpli ol 21 jaroj li jam funkciis kiel prezidanto de la registaro de la landlima regiono en la provincoj Shaanxi kaj Gansu. Li estis nomita de Mao Zedong, la unua prezidanto de la nova Ĉinio, "gvidanto el popolanoj". La patrino de Xi Jinping estas emeritino kaj KPĈ-membro kun la aĝo de ĉirkaŭ 90 jaroj. Xi Jinping tre amas sian patrinon. Kiam li havas liberan tempon, li manĝas kune kun ŝi kaj akompanas ŝin promeni kaj babili kun ŝi post manĝado.

 

    La familio Xi havas bonan tradicion pri rigora edukado de gefiloj kaj laboremo kaj ŝparemo. Xi Zhongxun opiniis, ke por starigi ĝustan stilon de la partio la altrangaj kadroj devas doni bonan ekzemplon. Sub la severa postulo de siaj gepatroj Xi Jinping vivis simple kaj ŝpareme. En sia infaneco li kaj lia plijuna frato ofte portis vestojn kaj ŝuojn de siaj pliaĝaj fratinoj. Post kiam Xi Jinping iris sur la postenon de gvidanto, lia patrino aranĝis familian kunvenon por averti siajn gefilojn, ke ili ne okupiĝu pri komerco profitante de oportuneco en laboroj. Influite de siaj gepatroj Xi Jinping estis tre postulema al siaj familianoj. Li ofte admonis siajn parencojn kaj amikojn: "Ne okupiĝu pri komerco en lokoj, kie mi laboras, kaj ne faru iun ajn aferojn en mia nomo, alie vi ne riproĉu min pro mia malzorgo pri vi." Dum laborado en Fujian, Zhejiang, Ŝanhajo kaj aliaj lokoj en kunvenoj de kadroj li publike deklaris sian sintenon: estas malpermesite al iu ajn persono serĉi personajn interesojn en lia nomo, kaj estas bonvena kontrolado de popolanoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio