Ĉefpaĝo

Ni devas malgravigi la anglan lingvon en la ĉina edukado

| 2013-04-19
Bookmark and Share


Infanoj de infaĝardeno en lernado de la angla lingvo
 

Mezlernejaj lernantoj en kurso de la angla lingvo 

 


Alilanda profesoro instruas la anglan lingvon en universitato. 

 

    La angla lingvo estas plej multe uzata en la mondo. Post kiam staritis en Ĉinio la praktikado de la politiko pri la reformado kaj pordo-malfermo en la jaro 1980, oni komencis varme lerni la anglan lingvon por komuniki kun aliaj landoj kaj por lerni avangardajn teknologiojn el la evoluintaj landoj. En la pasintaj dekoj da jaroj, la instruado de la angla lingvo fariĝis pli kaj pli grava, ke en la mezaj kaj elementaj lernejoj oni devige lernas tiun ĉi lingvon kaj eĉ junaĝaj infanoj en la aĝo de malpli ol 7 jaroj ja komencas lerni la anglan lingvon en infanĝardeno. Studentoj en superaj lernejoj devas pasigi la ekzamenon de la angla lingvo por ricevi la diplomon kaj ankaŭ laborantoj devas paroli la anglan lingvon por havigi al si promocion.

 

    Pri tiu ĉi stranga situacio de la angla lingvo, Zhang Shuhua, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj pri Informa studo, opinias, ke Ĉinio devas fari taŭgan strategion pri la lingva edukado laŭ la ĉina propra situacio.

 

    Laŭ li, blinda fanatikismo al la angla lingvo jam kaŭzis grandan malŝparon de la edukadaj resursoj. Lerni la anglan lingvon en la infanĝardeno estas kontraŭ la naturon kaj la akceptan kapablon de la infanoj, kaj en mezlernejo, tio estas la plej grava subjekto, same kiel la ĉina lingvo kaj matematiko. En la superaj lernejoj de Ĉinio, la studentoj klopodas por pasi la ekzamenon de la angla lingvo, sen kio neniu povas gajni sian diplomon. Post la necesa ekzameno, ili devas prepari por pli altnivela ekzameno de la angla lingvo kaj tiu de la postdiplomiĝa studado. Multaj studentoj kapablaj en sia profesio estis malfaliĉe rifuzitaj por eniri en postdiplomiĝan lernejon pro malbona noto en la ekzameno de la angla lingvo. Oftaj ekzamenoj de la angla lingvo jam konsumis multan tempon kaj energion de la studentoj, kiuj ne povas efektive lerni aliajn subjektojn.

 

 Influita de la publika opinio kaj de la kriterio de dungado, la ĉina lingvo estas nun en la situacio malnormala, kia la angla lingvo fariĝas necesa kriterio por vivi en Ĉinio. Fanatikismo al la angla lingvo jam kosumis multajn sociajn resursojn. Oni multe pagas sed malmulte akiras. Samtempe, multaj studentoj ne povas paroli la anglan lingvon post studado de pli ol dek jaroj. Tio signifas, ke la edukado de la angla lingvo ne estas en la sama nivelo kiel ĝia aplikado en la socio.

 

 Tre dolorigas lin tio, ke la fanatikismo al la angla lingvo malfortigas la studadon pri la ĉina lingvo, kiu estas la patrina lingvo de la ĉinoj. Laŭ publika enketo, 80.8% da popolanoj havas krizon por bone uzi la ĉinan lingvon. 54.4% el ili iam studis ĝin en superaj lernejoj. La edukado de Ĉinio ne donas gravecon al la patrina lingvo, tio estas tre ironia.

 

 La ĉina lingvo ludas gravan rolon en heredado de la ĉina kulturo, trejnado de penso kaj formado de spirito. Zhang proponis, ke oni faras grandan atenton al la edukado de la ĉina lingvo. Unue, oni devas fari atenton al la ĉinaj karakteroj kaj al la parola kapablo de la studentoj en la elementaj kaj mezaj lernejoj. La kursoj, kiaj la angla lingvo, fiziko kaj kemio, estos malmultigitaj kaj fariĝos elekteblaj en altgrada lernado. Due, oni devas ĝustigi la proporcion de la angla lingvo kaj tiun de aliaj lingvoj en mezlerneja kaj altlerneja edukado. Trie, oni devas ŝanĝi instruan metodon por la kurso de la angla lingvo en superaj lernejoj, kaj doni pli grandan atenton al la aplikado de la lingvo anstataŭ lernado. Kvare, oni devas malgravigi la poenton de la angla lingvo en la ekzameno por eniri en superaj lernejoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio