Ĉefpaĝo

Wen Jiabao laboris kiel ĉefministro 10 jarojn

| 2013-04-11
Bookmark and Share


La 2-an de marto 2013 Wen Jiabao en sia laborĉambro en Zhongnanhai 

 

    La 2-an de marto, 2013, sabate, Wen Jiabao, eksa ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kiel ĉiutage legis dokumentojn farante notojn en la oficejo en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio. La libroj en libroŝrankoj malantaŭ li jam estis enmetitaj en kartonojn. Li diris, ke li donacos ilin al la Nankai-a Mezlernejo en Tianjin, kie li iam lernis.

 

    Por la studado li venis de Tianjin al Pekino

 

    En septembro de 1942 Wen Jiabao naskiĝis en Tianjin. Lia avo Wen Yingshi estis fama edukisto, la patro Wen Gang -- geografia instruisto de mezlernejo kaj la patrino Yang Zhiyun -- ĉinlingva instruistino de elementa lernejo.

 

    En sia infaneco Wen Jiabao ŝatis restadi sola kaj legi librojn.

 

    En la jaro 1954 Wen Jiabao eklernis en la Nankai-a Mezlernejo post la trapaso de ĝia enira ekzameno. La lernejo tre atentas tradician edukadon. Zhou Enlai, iama ĉina ĉefministro kaj aliaj famuloj lernis en tiu lernejo. Tio profunde influis Wen Jiabao en infaneco.

 

    En la Nankai-a Mezlernejo Wen Jiabao estis bona lernanto. Liaj kunlernantoj rememoris, ke li estis tre diligenta, havis bonajn kontaktojn kun instruistoj kaj kunlernantoj kaj estis helpema al aliaj homoj.

 

    En la jaro 1960, diplomiĝinte el supera mezlernejo Wen Jiabao komencis studi minserĉadon en la geologia fakultato de la Pekina Geologia Instituto. Dum kvin jaroj li plenumis studadon de pli ol 40 objektoj en bonegaj rezultoj. Li estis progresema en politiko. Kiel membro de la filia komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio respondeca pri propaganda laboro li ofte prezidis kunvenojn pri politika lernado kaj ĉiam bone sin preparis por paroli en la kunvenoj.

 

    Por studentoj de geologio estas necese kontaktiĝi kun la naturo. Kiam Wen Jiabao kaj liaj kolegoj faris praktikadon en malsamaj provincoj dum longaj feriaj periodoj, ili loĝis en la hejmo de lokaj kamparanoj, kaj pro tio li havas profundan amon al ordinaraj popolanoj. Fariĝinte ĉefministro Wen Jiabao ofte iris inter ordinarajn popolanojn por interparoli kun ili. "Tio estas lia profesia kutimo," tiel komentis Zhao Pengda, direktoro de la Ĉina Universitato de Geologio.

 

    Hardiĝis en nordokcidenta Ĉinio

 

    En la jaro 1968, magistriĝinte Wen Jiabao estis sendita al Jiuquan, Gansu-provinco, kie li laboris pli ol 10 jarojn. Li servis kiel teknikisto kaj okupiĝis ĉefe pri geologia esplorado en la regiono ĉe Qilian-montaro kaj plenumis laboron pri topografio de la montaro.

 


Pintempe de 1974 Wen Jiabao kaj liaj ekzino kaj gefiloj en Jiuquan de Gansu-provinco
 

 

    Laŭ rememoroj de tiamaj kolegoj, Wen Jiabao havis apartan laborkapablon. Li povis lerte kapti ŝlosilojn por problemsolvado kaj prezenti al siaj estroj proponojn.

 

    En la jaro 1980 la ĉina registaro lanĉis politikon pri promociado de junaj, kleraj kaj kvalifikitaj kadroj. En la jaro 1981, pro sia elstara laboro Wen Jiabao estis promociita kiel vicestro de la Gansu-a Geologia Buroo. Li ankaŭ fariĝis ministronivela rezerva kadro rekomendite de Sun Daguang, eksa ministro pri geologio kaj min-produktaĵoj. La 13-an de januaro 2010 Wen Jiabao publikigis en la ĵurnalo Renmin Ribao artikolon memore al sia malnova superulo Sun Daguang. Li diris en la artikolo: "Ni, malmulte konataj personoj el malproksima montregiono, paŝon post paŝo iris sur gvidan postenon."

 

    Sendita al la centra registaro

 

    14 jarojn post la laborado en montregionoj en la nordokcidenta parto de Ĉinio, en la jaro 1982 Wen Jiabao estis sendita al Pekino kaj eklaboris kiel direktoro de la oficejo por esplori politikojn kaj regularojn sub la Pekina Ministerio de Geologio kaj Min-produktaĵoj. Laborante en la ministerio Wen Jiabao skribis en sia letero al kolego en universitato: "La fronta vojo estos malglata kaj antaŭ mi estos multaj malfacilaĵoj. Mi persistos en mia principo de la vivo: esti prudenta kaj honesta, multe aŭskulti kaj multe pripensi, esti praktika kaj realisma, persisti, esti altkvalita. Tiel mi povos subigi ĉiujn malfacilaĵojn kaj ricevi la konfidon de la popolanoj."

 

    En la jaro 1983 Wen Jiabao ekfunkciis kiel vicministro pri geologio kaj min-produktaĵoj. Kiel fakulo pri geologio li tre atentis longdaŭran disvolviĝon de la geologia afero.

 

    Printempe de 1985 Wen Jiabao estis nomumita kiel vicdirektoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Tiutempe li tre atentis korpoekzercadon. Lia loĝejo troviĝis proksime de Zhongnanhai. Ĉiu-matene li faris kuradon en Zhongnanhai kaj poste revenis hejmen. Post la duŝo kaj matenmanĝo li iris al sia oficejo por labori.

 

    Liaj subuloj ricevis de Wen Jiabao la impreson , ke li estas tre serioza kaj zorgema en farado de ĉiuj aferoj.

 

    Post la jaro 1992, funkciante kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ Wen Jiabao servis ankaŭ kiel sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, vicestro de la gvida grupo pri centraj financo kaj ekonomio kaj ĉefkomandanto de la ĝenerala komandejo por kontraŭinundo.

 

    Kiel ajn okupita Wen Jiabao estis, li legis librojn por unu horo antaŭ la enlitiĝo. Li aparte ŝatas klasikajn literaturaĵojn. Li ofte citis antikvajn poemojn de Ĉinio en improvizitaj paroloj en gazetaraj konferencoj post ĉiujaraj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj en aliaj okazoj.

 

    Kuraĝe preni sur si respondecon

 


La 23-an de julio 2010 Wen Jiabao (meze) en inspektado de laboro kontraŭ superakvo de Jangzi-rivero en Hankou
 

 

    En marto de 1998 Wen Jiabao elektiĝis kiel vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la 1-a Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso. Somere de la sama jaro okazis inundo en la baseno de Yangzi-rivero. Kiel ĉeloka ĉefkomandanto de la laboro kontraŭ inundo Wen Jiabao decidis defendi la digon. Post malfacila penado de oficiroj kaj soldatoj la digo estis gardita. Post tio parolante kun sia malnova kunlernanto pri tiu ĉi agado kontraŭ la inundo Wen Jiabao diris: "Proponoj de fakuloj pri meteorologio kaj akvoutiligo ludis decidan rolon."

 

    La usona ĵurnalo Washington Post tiel taksis Wen Jiabao: "Li havas temperamenton de gvidanto, kuraĝas fari decidon kaj preni sur si respondecon."

 

    En la unua gazetara konferenco post lia elektiĝo kiel ĉefministro en la jaro 2003 Wen Jiabao diris: "Oni ĝenerale opinias, ke mi estas milda persono. Mi estas ankaŭ homo kun siaj kredo, propraj ideoj kaj respondeco."

 


Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro en la 1-a Sesio de la 12-a TPK.
 

 

    En la jaro 1968 magistriĝinte li okupiĝis pri geologia laboro en Gansu-provinco, kaj per sia penado iris sur la postenon de ĉefministro. Pri liaj meritoj kaj malmeritoj en la 10 jaroj, dum kiuj li servis kiel ĉefministro, ni lasu al la posteuloj juĝi.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio