Ĉefpaĝo

Ĉina-afrika kunlaboro por reciproka profito

| 2013-04-01
Bookmark and Share

de LI YUAN kaj WAGN ZHE

 


En Pretorio, la ĉefurbo de Sud-Afriko Xi Jinping, tiama ĉina vicprezidanto, donis parolon en la seminario por celebri la 10-jaran jubileon de la Forumo de Ĉina-afrika Kunlaboro en novembro 2010. 

 

    En la fino de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris oficialan viziton al Rusio, Tanzanio, Sud-Afriko kaj la Respubliko de Kongo laŭ la invitito de siaj paraleluloj en la respektivaj landoj: Vladimir Putin, Jakaya Mrisho Kikwete, Jacob Zuma kaj Denis Sassou Nguesso. En Sud-Afriko li ankaŭ ĉeestis al la Kvina Pintkonferenco de la Landoj BRICS (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko). La unua eksterlanda vizito de li, kiel la nova ŝtatestro de Ĉinio, certe vekis grandan atenton.

 

    Kiajn informojn komunikis la vizito? Kian tendencon havos la ĉina-afrikaj rilatoj en la nova situacio? Kun tiuj demandoj ni faris ekskluzivan intervjuon kun Zhai Jun, komitatano de ĈPPIK kaj vicministro pri eksterlandaj aferoj.

 

    El Popola Ĉinio: En la fino de marto ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en la Kvina Pintkonferenco de la Landoj BRICS en Sud-Afriko, kaj tio fariĝis la unua grava eksterlanda vizito de Xi post lia prezidantiĝo. Kian signalon oni dissendis per la vizito laŭ via opinio?

 


En julio 2012 tiama ĉina prezidanto Hu Jintao parolis en la inaŭguro de la Kvina Ministra Konferenco sub la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro.
 

 

    Zhai Jun: Ĉi tiu estis tre grava vizito. La unua eksterlanda vizito de la nova ŝtatgvidanto de Ĉinio reflektis gravan atenton de Ĉinio al la rilatoj kun Rusio kaj Afriko.

 

    Fronte al la internacia financa krizo, unueco kaj kunlaboro de evoluantaj landoj, precipe la landoj BRICS havas tre gravan signifon. Kunlabora mekanismo inter la landoj BRICS povas ne nur fortigi la unuecon kaj kunlaboron, sed ankaŭ akceli kaj plifortigi kunlaboron inter pli multe da evoluantaj landoj, por kune respondi al la financa krizo kaj diversaj aliaj defioj.

 

    Ĉinio kaj afrikaj landoj tradicie havas amikajn rilatojn. Afrikaj landoj donas al ni grandan apogon ĉu pasintece ĉu nuntempe. Mi bone konis tion dum mia ses-jara laboro kiel respondeculo pri aferoj kun afrikaj landoj. Tertremo okazis en Wenchuan, Sichuan-provinco en la jaro 2008, kaj afrikaj landoj etendis al ni sian helpan manon. Plejparto de la registaraj helpoj al Ĉinio tiam venis el evoluantaj landoj, sed ne el evoluintaj landoj. La duflankaj rialtoj ne estas unu-direktaj: ne nur Ĉinio helpas afrikajn landojn, sed ankaŭ Afriko donas al ni multe da helpo.

 

    La rilatoj kun Afriko estas bazo de ĉinaj rilatoj kun fremdaj landoj, kaj tio neniam ŝanĝiĝos.

 

    El Popola Ĉinio: En la pasinteco la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj montriĝis ĉefe en ekonomia helpo de Ĉinio al Afriko. Tiuj rilatoj nun eniras en novan stadion de kunlaboro por reciproka profito. Kio estas la internacia fono kaj perspektivo de tiu ŝanĝiĝo?

 

    Zhai Jun: En la pasinteco ni havis ĉefe ekonomiajn rilatojn kun afrikaj landoj, kaj ili estis limigitaj en terenoj de komerco, kontraktita laboro kaj evoluhelpo. En la nova situacio la ĉina-afrikaj rilatoj havas novan enhavon, kaj establiĝis novtipa strategia partnereco surbaze de egaleco en politiko, reciproka profito en ekonomiaj kunlaboroj, kaj reciproka lernado en kulturaj interŝanĝoj.

 


Zhai Jun, vicministro pri eksterlandaj aferoj, intervjuata de raportisto de El Popola Ĉinio. (fotita de Zhao Xi)
 

 

    En la jaro 2012 en la inaŭguro de la Kvina Ministra Konferenco sub la Forumo de la Ĉina-Afrika Kunlaboro tiama ĉina prezidanto Hu Jintao anoncis rimedojn por la ĉina-afrika kunlaboro en kvin ŝlosilaj kampoj, inkluzive de investo kaj financo, evoluhelpo al afrikaj landoj, integriĝo de afrikaj landoj, popolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj, paco kaj stabileco de afrikaj landoj, kio establis la sistemon de ampleksa kaj diversforma kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj.

 

    La plej grava punkto kuŝas en tio, ke Ĉinio kunlaboras kun afrikaj landoj sen ajna kondiĉo. Ĉinio estas evoluanta lando, kaj ĝi estis molestita de imperiismaj potencoj. Tial en kontaktoj kun aliaj landoj, precipe kun evoluantaj landoj kaj malfortaj landoj, Ĉinio neniam intencas eksporti siajn ideologion, valoron kaj vivstilon. Afrikaj landoj havas rajton elekti siajn proprajn valorojn kaj evoluajn manierojn, tamen ili aprobas la evoluan manieron de Ĉinio.

 

    El Popola Ĉinio: Multaj el afrikaj ŝtatgvidantoj de la nova generacio estis edukitaj en Eŭropo. Ĉu tio povus esti obstaklo al la ĉina-afrikaj rilatoj?

 


En la jaro 2010 en Sudano plenumiĝis projekto kontraktita de la ĉina Zhongyuan-a Petrolo-esplora Buroo.
 

 

    Zhai Jun: Multaj afrikaj ŝtatgvidantoj ricevis okcidentan edukadon, tamen ili volas disvolvi novtipan strategian partnerecon kun Ĉinio, ĉar la ĉefa tasko de tiuj afrikaj landoj estas evoluo. Ili vidas, ke kunlabori kun Ĉinio kaj disvolvi rilatojn kun Ĉinio povas helpi ilin disvolviĝi.

 

    Laŭ statistiko, la plej rapide disvolviĝantaj landoj plejparte estis afrikaj en la lastaj jaroj. Afriko nun renkontas oportunojn por disvolviĝo. En tia situacio la ĉina-afrikaj kunlaboroj havas grandan potencialon. En la pasinteco la sumo de la komerco inter Ĉinio kaj Afriko estis tre malgranda, sed nun ĝi kalkuliĝas al 200 miliardoj da usonaj dolaroj kaj Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Afriko. La disvolviĝo de la ĉina-afrikaj rilatoj ne estas haltigebla de la homa volo kaj antaŭeniras kiel fluo tre forta.

 

    El Popola Ĉinio: Kiel rigardi kaj trakti komercajn malakordojn kaj rilatojn kun lokaj registaroj en la disvolviĝo de la ĉina-afrikaj rilatoj?

 

    Zhai Jun: Komercaj malakordoj ekzistas ankaŭ en komercaj rilatoj inter aliaj landoj. Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo diris: "La problemoj, kiujn ni alfrontas, aperas dum disvolviĝo, ja estos plej granda problemo, se ne estus problemoj kaj nek disvolviĝo."

 

    La rapida disvolviĝo de la ĉina-afrikaj rilatoj malkontentigas iujn landojn, kaj ili donas ĉapon de nov-koloniismo sur Ĉinion. Iu afrika ŝtatgvidanto diris al mi: "Ni ne scias kio estas nova koloniismo, sed ni scias kio estas malnova koloniismo. La malnova koloniismo ankoraŭ ne estas likvidita, do kial ni parolu pri nova koloniismo."

 


Oficiro el la 12a packonserva taĉmento de Ĉinio al la Demokratia Respubliko de Kongo instruas al afrikaj lernantoj uzi komputilon.
 

 

    Aliaj landoj diris, ke Ĉinio prirabas afrikajn resursojn. Tamen oni povas vidi en la komerca strukturo, ke okcidentaj landoj aĉetas afrikan petrolon pli multe ol Ĉinio. La avantaĝoj de Afriko estas resursoj, kaj afrikaj landoj tre deziras transformi la resursajn avantaĝojn en la evoluigajn. Antaŭ la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, granda kvanto da afrikaj resursoj estis aĉetita de okcidentaj landoj. En la internacia merkato la prezo estis sub la regado de okcidentanoj, kaj ne ekzistis konkurenco. Hodiaŭ Ĉinio kiel nova ekonomio rompas tiun monopolon, kaj la afrikaj resursoj povas vendiĝi je pli altaj prezoj. Tio plaĉas al afrikanoj, sed malplaĉas al okcidentanoj.

 

    Mi ne neas, ke restas neperfektaĵoj en la ĉina-afrikaj kunlaboroj. En la jaro 2012 pli ol 80 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden. Mi esperas, ke ĉiu ĉino vojaĝanta en Afriko impresos la lokanojn, ke ĉinoj estas ĝentilaj kaj amikaj. La politikoj de la ĉina registaro estas bonintencaj, tamen tio ne signifas, ke ĉiu politiko povas esti bone plenumita, kaj ĝuste pro tio ni devas plibonigi nian laboron.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio