Ĉefpaĝo

"Bela Ĉinio": ni komencu per mediprotektado (II)

| 2013-03-25
Bookmark and Share

de Raportgrupo pri la medio kaj klimato de la Ĉina Internacia Eldona Grupo

 

    Proponoj de ĈPPIK-membroj

 


 Zhang Yunling

 

    Pri la kaŭzo de la media problemo Zhang Yunling, ĈPPIL-membro kaj komitato de la internacia fako de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke Ĉinio rapidigis disvolviĝon dum mallonga tempo per invest-enkonduko, prilaborado, produktado, eksportado k. a., kiu kreskis je pli ol 10 procentoj en sinsekvaj jaroj. Tio estas senprecedenca en la historio. Ĉinio fariĝis prilabora fabriko de la mondo. Por fari produktaĵojn, oni foruzis multajn resursojn kaj kaŭzis fortan polucion. Puraj produktaĵoj estis eksportitaj, restas en la lando poluciitaj riveroj, malpura aero kaj homplenaj stratoj.

 

    Do, kion Ĉinio devas fari por atingi la celon pri "bela Ĉinio"?

 


Zhang Jiyao
 

 

    Zhang Jiyao, ĈPPIK-membro, proponis profunde ekzameni la pasintajn farojn. Li opinias, ke la produkt-pova pletoro, energ-struktura neracieco kaj multkonsuma vivmaniero estas la ĉefaj kaŭzoj de la nebuloza vetero. Li esprimis, ke la ekonomia disvolviĝo celas bonigi la popolan vivon kaj riĉigi nian landon, sed dum la pasintaj jaroj ni disvolvis la ekonomion, tamen neglektis mediprotekton kaj pro tio ni jam multe pagis. Jam venas la tempo bone konsideri pri daŭrigebla disvolviĝo kaj la vojo taŭga por nia evoluado.

 

    Pri la publike zorgata akvo-polucio, Zhang Jiyao diris, ke oni devas rapidigi la realigon de la plano de sekureco de la trinkebla akvo kaj forigi la eraran ideon de "akcento de reguligo, sed neglekto de protekto", la problema solvado kuŝas en perfektigo de la respondeca sistemo kaj kunlabora projektado por protektado de akvofontoj kaj disvastigo de la kompensa mekanismo de ekologio por la supraj basenoj de akvofontoj.

 

    Zhang Jiyao proponis fari leĝon. Li diris, ke jam estas ege urĝa la ekologia protektado, kaj oni devas fari leĝojn de mediprotekto kaj regado de polucio, kaj la normoj de poluciaĵa ellasado devas atingitaj en la difinita tempo.

 

    Shi Jie, ĈPPIK-membro kaj advokato, proponis, ke oni rapidigu la revizion de la leĝoj pri preventado de la media poluado, aera poluado kaj akva poluado, enlistigu novajn poluciaĵojn kaj novajn poluciajn manierojn en la regularon kaj forte punu la polufarajn uniojn kaj koncernajn personojn por altigi la leĝan koston de medidetruado.

 


Liu Zhibiao (fotita de Zhao Xi)
 

 

    Liu Zhibiao, ĈPPIK-membro kaj estro de la Akademio pri Sociaj Sciencoj de la provinco Jiangsu, proponis reordigi strukturon kaj disvolvi koncernan scienc-teknikon. Li opinias, ke por bremsi tendencon de malboniĝo de la ekologia medio en la fonto kaj krei bonan vivan medion, oni devas altigi la nivelon de ekonomia disvolviĝo kaj ĝustigi la ekonomian strukturon. Li proponis kiel eble plej frue realigi la tutmondan ekonomi-strategion surbaze de enlanda konsumado, altigi la industrian nivelon kaj disvolvi kreivec-propulsan ekonomion; samtempe, konstrui modernan industrian sistemon kun pint-scienc-teknikaj kaj strategiaj industrioj kiel la ĉefaj kaj starigi industrian strukturon kun moderna servada industrio kiel ĉefa.

 


Gao Jixi (fotita de Zhao Xi)
 

 

    Gao Jixi, ĈPPIK-membro, proponis popularigi koncernajn sciojn. Li diris, ke Ĉinio havas grandan nombron da kamparanoj kaj paŝtistoj. Nun, la plej forta ekosistema detruo estas la degenero de stepo pro troa paŝtado, sed la paŝtistoj ne povas forlasi la stepon, ili dependas de la tera resurso, kiel la kamparanoj. Tial, li opinias, ke la altigo de la klera nivelo de kamparanoj kaj paŝtistoj estas unu el la fundamentaj kondiĉoj de antaŭenpuŝado de industria struktura eskalado.

 


Huang Youyi (fotita de Shi Gang)
 

 

    Huang Youyi, ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, proponis lerni de aliaj. Li esprimis, ke ĉinoj devas lerni de tiuj landoj kiuj bone faris la mediprotektadon, ili jam plenumis la industriigon kaj havas multajn efikajn rimedojn lernindajn. Li diris, ke la ĉina registaro jam starigis multajn normojn pri la ellasado kaj akiris rimarkindajn progresojn, tamen, pro la nuna industriigo kaj urbanizado, la ellasado ne povas rapide malmultiĝi. Li proponis, ke amaskomunikiloj unuflanke laŭte alvoku la resurso-ŝparadon kaj ellasaĵan malmultigon, aliflanke, multe konigu al eksterlandanoj la laborojn de la ĉina registaro kaj socio pri la mediprotektado, por akiri komprenon kaj subtenadon de internacia publiko.

 

    Shi Jie proponis pri partoprenigo de popolanoj en la afero. Li opinias, ke oni devas pluapaŝe disvastigi la mediprotektajn produktaĵojn, precipe rapidigi la disvolviĝon de la "nul-ellasaj" trafikiloj, ekzemple metrooj, elektronikaj aŭtobusoj kaj tiel plu. Li proponis, ke la registaro laŭeble partoprenigu sociajn organizojn kaj iliajn membrojn en la mediprotektado, pere de iliaj laboroj, pluapaŝe firmigu la mediprotektan konscion de la tuta socio kaj kune kreu la "belan Ĉinion".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio