Ĉefpaĝo

Verko de Mo Yan tradukota en Esperanton

| 2013-03-21
Bookmark and Share


Huang Youyi ricevas intervjuon de raportisto el la Ĉina Reto. 

 

    En la 4a de marto Huang Youyi, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, menciis dum sia interparolo kun raportisto el la Ĉina Reto, ke verko de Mo Yan estos tradukita en Esperanton.

 

    Huang diris, ke Mo Yan ricevis nobel-premion en la jaro 2012, kio malfermis komercan merkaton de la ĉina literaturo. Danke al traduko verkoj de Mo Yan povas altiri fremdlandajn legantojn. La unua verko de Mo Yan, tradukita en fremdan lingvon en la 1980-aj jaroj, estis Travidebla Ruĝa Rafano pretigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Malsame ol aliaj ĉinaj verkistoj, Mo Yan adoptis internacian rimedon, t.e. li dungis fremdlandan literaturo-agenton, kaj ĝuste tio ebligis eldoniĝon de multaj tradukitaj versioj de liaj verkoj, kaj li estas bone konata eksterlande.

 

   Huang atentigis, ke verkoj de Mo Yan jam havas multajn fremdlingvajn versiojn, tamen ĝis nun ne troviĝas Esperanta versio. Do la Ĉina Internacia Eldona Grupo esperantigos romanon de Mo Yan.

 

    Huang rimarkigis, ke traduko de literaturaĵoj estas malsamaj ol traduko de aliaj materialoj. Tio estas tasko ne nur por la tradukista rondo, ne nur por la literatura rondo sed problemo alfrontita de la tuta Ĉinio. Por plialtigi disvastigo-kapablon de la ĉina kulturo, por pli rapide starigi potencan kaj altnivelan traduko-teamon, la Ĉina Internacia Eldona Grupo plenumas la taskon en tri vojoj:

 

    Unue, kunlabori kun la Ĉina Verkista Eldonejo por traduki literaturajn verkojn kaj disvastigi ilin eksterlanden.

 

    Due, utiligi eksterlandajn eldonejojn posedatajn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo por disvastigi multlingvajn literaturaĵojn.

 

    Trie, kunlabori por tradukado de literaturaj verkoj per vendado de ties kopirajto.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio