Ĉefpaĝo

Zhou Mingwei: necesas malkovri komunecojn inter ĉina kaj alilandaj kulturoj

| 2013-03-19
Bookmark and Share


Zhou Mingwei akceptas intervjuon de la Ĉina Interreta Informa Centro. 

 

    La 5-an de marto, Zhou Mingwei, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, esprimis sian opinion en grupa diskuto de la 1-a Sesio de la 12-a ĈPPIK, kiam li estis demandita pri la eksterlanda konigo de kernaj valoroj de Ĉinio. Li diris: "Kiam ni faras konigon al la mondo pri la kernaj valoroj de Ĉinio, ni devas esti lertaj en malkovrado de la komunecoj inter la ĉinaj kaj eksterlandaj civilizacioj kaj kulturoj."

 

    Li montris, ke la tiel nomataj "universalaj valoroj" de la Okcidento fakte estas volaroj disvastigitaj de la okcidentaj socioj. Kvankam la kerna valoro de Ĉinio ne devas esti taksita laŭ la valor-sistemo de la Okcidento, tamen la ĉinaj valoroj havas multajn komunecojn kun tiuj de la Okcidento, kiuj estas komunaj fruktoj de la homa civilizacia evoluado. La civilizacioj orienta kaj okcidenta havas inter si nedisigeblan parton. Ekzemple, la valoroj de la ĉina nacio alte taksas la agojn respekti la maljunajn, amzorgi la junajn kaj sin riĉigi per diligenta laborado, dum la "usona revo" aŭ la "eŭropa revo" same gloras memsrebon, laboremon, helpemon kaj estimon al aliaj homoj. Ĉiuj tiuj virtoj povas trairi obstaklojn inter diversaj kulturoj kaj veki resonojn de homoj el diversaj landoj.

 

    Zhou Mingwei diris, ke nun ekzistas diversaj manieroj por komunikado, kaj tio, ke Ĉinio invitis alilandanojn ĝui niajn muzikojn, filmojn, bongustaĵojn kaj pejzaĝojn, estas procezo de reciproka interŝanĝado de valoroj. Ni devas unue scii la alilandajn kulturojn, koni la diferencojn inter malsamaj kulturoj kaj pli bone kompreni la preferojn, tabuojn, morojn kaj dezirojn de la aliaj flankoj, tiel ke niaj liveritaj kulturaj produktaĵoj povas esti pli allogaj, kaj pli bone enkorpigi la kernajn valorojn de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio