Ĉefpaĝo

Biografieto de Yu Zhengsheng

| 2013-03-15
Bookmark and Share


Yu Zhengsheng 

 

    Yu Zhengsheng, han-o, naskiĝis en aprilo de 1945 en la urbo Shaoxing de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. Li eklaboris en aŭgusto de 1963 kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en novembro de 1964. Li diplomiĝis el la fako de aŭtomata kontrolo de balistika misilo de la fakultato de misila inĝenierio sub la Harbina Instituto de Milita Inĝenierio. Li estis inĝeniero.

 

    Nun li funkcias kiel membro de la Konstanta komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, prezidanto de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso.

 

    1963-1968 studento de la fako de aŭtomata kontrolo de balistika misilo de la fakultato de misila inĝenierio sub la Harbina Instituto de Milita Inĝenierio.

 

    1968-1971 teknikisto de la 6-a Radia Fabriko en la urbo Zhangjiakou de Hebei-provinco en norda Ĉinio.

 

    1971-1975 teknikisto kaj respondeculo de la Radia Fabriko Qiaoxi en Zhangjiakou, Hebei-provinco.

 

    1975-1981 teknikisto kaj inĝeniero de la instituto de disvastigo kaj apliko de elektronikaj teknologioj sub la 4-a Ministerio de Mekanika Industrio.

 

    1981-1982 vicĉefinĝeniero de la instituto de disvastigo kaj apliko de elektronikaj teknologioj sub la 4-a Ministerio de Mekanika Industrio.

 

    1982-1984 vicdirektoro de la instituto de disvastigo kaj apliko de elektronikaj teknologioj sub la Ministerio de Elektronika Industrio, estro kaj vicĉefinĝeniero de la 2-a sekcio de la administracio de komputila industrio sub la Ministerio de Elektronika Industrio, direktoro de la sekcio de mikrokomputila administrado, vicestro de la planada departemento de la Ministerio de Elektronika Industrio.

 

    1984-1985 vicprezidanto kaj membro de la gvida grupo de kompartiaj membroj de la Ĉina Fondaĵo por Handikapulaj Personoj.

 

    1985-1987 vicsekretario de la kompartia komitato de la urbo Yantai de Shandong-provinco en orienta Ĉinio.

 

    1987-1989 vicsekretario de la kompartia komitato kaj urbestro de Yantai, Shandong-provinco.

 

    1989-1992 vicsekretario de la kompartia komitato, vicurbestro kaj urbestro de Qingdao, Shandong-provinco.

 

    1992-1994 konstanta membro de la kompartia komitato de Shandong-provinco, sekretario de la kompartia komitato kaj urbestro de Qingdao.

 

    1994-1997 konstanta membro de la kompartia komitato de Shandong-provinco kaj sekretario de la kompartia komitato de Qingdao.

 

    1997-1998 sekretario de la gvida grupo de la kompartiaj membroj kaj vicministro de la Ministerio de Konstruado.

 

    1998-2001 sekretario de la gvida grupo de la kompartiaj membroj kaj ministro de la Ministerio de Konstruado.

 

    2001-2002 sekretario de la kompartia komitato de Hubei-provinco.

 

    2002-2003 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la kompartia komitato kaj prezidanto de la Popola Kongreso de Hubei-provinco.

 

    2003-2007 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Partia Komitato de Hubei-provinco.

 

    2007-2008 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo.

 

    2008-2011 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo, la unua vicdirektora komitatano de la Organiza Komitato kaj direktoro de la plenuma komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.

 

    2011-2012 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo.

 

    2012-2013 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la kompartia komitato de Ŝanhajo.

 

    2013- membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, prezidanto de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso.

 

    Li estis kandidato-membro de la 14-a Centra Komitato de KPĈ, membro de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a Centraj Komitatoj de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj de KPĈ, kaj nun estas konstanta membro de la Politika Buroo de la 18-a Centra Komitato de KPĈ.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio