Ĉefpaĝo

Proponoj de 11 ordinaraj personoj

| 2012-03-06
Bookmark and Share

de ZHAI JIANLAN

 

    Inter la 15-a kaj la 22-a de februaro mi iris en universitaton, stacidomon, hospitalon, elementlernejon kaj konstruejon por aŭskulti voĉojn de personoj el malsamaj okupoj. Mi petis 11 personojn prezenti al mi unu esperon aŭ proponon. Jen iliaj respondoj:

 


34-jara hebei-ano Zhang Shujing, aktoro de la Pekina Opera Teatro, laboras 23 jarojn. Maldekstre: Zhang Shujing faras preparon en la Pekina Chang' an-a Teatro por prezentado. Supredekstre: Zhang Shujing en tualetejo. Malsupredekstre: Espero de Zhang Shujing -- altigi traktadon de aktoroj de la pekina opero. 
 

52-jara pekinano Xu Feng, kuracisto de la Pekina Hospitalo, laboras 29 jarojn. Maldekstre: Xu Feng demandas staton de malsanulo. Supredekstre: Xu Feng en deĵorejo. Malsupredekstre: Espero de Xu Feng -- vere efektivigi la projekton pri rekompenco-gajno de kuracistoj laŭ ilia laboro. 
 

49-jara pekinano Yang Baoqiang, ŝoforo de la Pekina Grupo por Publika Transporto, laboras 31 jarojn. Maldekstre: Aŭtobuso kondukata de Yang Baoqiang en stacio. Supredekstre: Yang Baoqiang en laboro. Malsupredekstre: Espero de Yang Baoqiang -- fortigi politikon pri antaŭeco de la publika transporto. 
 

26-jarulo Wen Baochen el la Interna Mongolio estas magistreca studento de la Literatura Kolegio sub la Komunika Universitato de Ĉinio. Maldekstre: Wen Baochen en memlernado. Supredekstre: Wen Baochen antaŭ instrua domo. Malsupredekstre: Espero de Wen Baochen -- pliigi monhelpon al magistrecaj studentoj. 
 

29-jara shaanxi-ano Liu Jia, inĝeniero pri softvaro, laboras 7 jarojn. Maldekstre: Liu Jia en laboro. Supredekstre: Liu Jia en laborejo. Malsupredekstre: Espero de Liu Jia -- levi interretan rapidecon en la Centra Komerca Distrikto de Pekino. 
 

37-jara pekinano Jia Wenying, instruistino de la Dawanglu-a elementlernejo, laboras 18 jarojn. Maldekstre: Jia Wenying donas lecionon. Supredekstre: Jia Wenying en instrua domo. Malsupredekstre: Espero de Jia Wenying -- plibonigi taksan sistemon al lernantoj konsiderante longtempan kaj ĉiuflankan disvolviĝon de la lernantoj. 
 
 
21-jara hubei-ano Zhu Xueyi, turistino sur la placo Tian' anmen, estas studentino de la Xi' an-a Instituto de Arto kaj Sciencoj. Maldekstre: Zhu Xueyi (dekstre) kaj ŝia kolegino. Supredekstre: Zhu Xueyi antaŭ la Popola Halo. Malsupredekstre: Espero de Zhu Xueyi -- doni helpon en laborigo de studentoj.
 
 
68-jara fujian-ano Onklo Li, pensiulo, okupiĝis pri borsaj operacioj 20 jarojn. Maldekstre: Onklo Li (dekstre) dancas en la parko Changpuhe. Supredekstre: Onklo Li staranta sur ponteto de parko. Malsupredekstre: Espero de Onklo Li -- merkato de akcioj povos rapide kaj sane disvolviĝi sampaŝe kun la nacia ekonomio.
 
 
27-jara shanxi-ano Li Jie, laboras en Pekino. Maldekstre: Li Jie en atendo de amiko. Supredekstre: Li Jie sur la strato Wangfujing. Malsupredekstre: Espero de Li Jie -- malaltigi loĝdoman prezon de Pekino.
 

21-jara henan-ano Li Yunlong, signo-laboristo de konstruejo en Pekino, laboras 3 jarojn. Maldekstre: Li Yunlong en laboro. Supredekstre: Li Yunlong en konstruejo. Malsupredekstre: Espero de Li Yunlong -- kamparano-laboristoj ĝuos racian ripozhoron. 
 

19-jara henan-ano Wang Ping, vendistino de ludil-butiko en la Internacia Amika Magazeno de la strato Xiushui en Pekino, laboras 1 jaron. Maldekstre: Wang Ping (maldekstre) en vendo de ludiloj. Supredekstre: Wang Ping en laboro. Malsupredekstre: Espero de Wang Ping -- doni al privataj laboruloj pli multan subtenon por ke iliaj produktaĵoj iru al la mondo. 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio