Ĉefpaĝo> APEK 2014

Pekinaj etmanĝaĵoj sur la manĝtablo de APEK

| 2014-11-07
Bookmark and Share

    Dum la 3-a Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK, sur la manĝtablo oni trovis specialajn lokajn bongustajn etmanĝaĵojn de Pekino. En la neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK okazanta en novembro de la kuranta jaro, gvidantoj povas alifoje gustumi tiujn frandaĵojn. Tio povas ne nur diskonigi pekinajn bongustajn etmanĝaĵojn al la mondo, sed ankaŭ prezenti la pli sinceran kaj amikan Pekinon. Por islamanoj inter la membroj de APEK, la pekinaj bongustaj etmanĝaĵoj tre taŭgas por ili, ekzemple, Ai Wo Wo kaj Lü Da Gun.

 

    La rakonto pri Lü Da Gun

 


Lü Da Gun

 

    Farita el glutinosa rizo kaj sojfaba faruno, Lü Da Gun estas tradicia etmanĝaĵo de Pekino. Kun la laŭvorta signifo de Lü Da Gun (Esperante: azeno sin rulas), ĝi havas interesan rakonton. En la dinastio Qing (1644 -- 1911), en iu tago la imperiestra patrino Cixi ne havis apetiton kaj volis manĝi iun novan. Reĝa kuiristo en la kortego decidis fari dolĉaĵon el glutinosa rizo kaj dolĉigita kaĉo de ruĝaj fazeoloj, sed kiam li finis la preparadon de tiuj manĝaĵoj, iu eŭnuko nomita "Azenido" akcidente ĵetis ilin en basenon de sojfaba faruno. La kuiristo ne havis solvadon, kaj nur donis ilin en tia aspekto al la imperiestra patrino Cixi, ekster lia atendo tiu ĉi etmanĝaĵo tre plaĉis al la imperiestra patrino, kaj la lasta demandis pri ĝia nomo. Pensante pri la akcidento, la kuiristo respondis, ke la etmanĝaĵo nomiĝas Lü Da Gun

 

    Ai Wo Wo

 


Ai Wo Wo

 

    Ankaŭ Ai Wo Wo estas farita el glutinosa rizo, sed ĝi ne havas la saman imagon kiel Lü Da Gun. Ĝi estas blanka kun sfera formo, kun glueca kaj dolĉa gusto en la buŝo. Ĝi plaĉas al ne nur pekinanoj, sed ankaŭ al turistoj aŭ vizitantoj el aliaj lokoj. Antaŭe nur ĉe la sojlo de la Printempa Festo -- la nova jaro de Ĉinio laŭ la ĉina luna kalendaro, estis ekvendita Ai Wo Wo kaj nuntempe ĝi povas esti trovita ĉie en Pekino dum la kvar sezonoj de la tuta jaro. 

 

    Dou Zhi: lakto farita el verdaj fazeoloj

 

    Gvidantoj de la ĉi-foja APEK en Pekino povas preni Dou Zhi. Tio estas la plej aŭdaca imago de la pekina APEK, pro tio, ke Dou Zhi farita el fermentitaj verdaj fazeoloj havas tre strangan odoron kaj fermente acidan guston.

 


Bolvo da Dou Zhi

 

    Oni ne scias la precizan daton, kiam Dou Zhi aperis. En la dinastio Qing, pekinanoj manĝis tiun supon por kuraci malvarmumon kaj malsanon je la stomako. Tial ĉiuj amis ĝin. Sed nuntempe, junaj pekinanoj ne ofte ĝin prenas kaj nur oldaj maljunuloj gardas ankoraŭ tiun ĉi kutimon. 

 

Redaktoroj : Zhong Lei kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments