Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Juveloj ligitaj al famuloj per la sorto
2014-12-30

    Brilaj juveloj valoras multe. Sed nur kiam ili ekhavas rilatojn kun homoj aŭ eventoj, ili fariĝas senmortaj.

 

    Safira ringo

 

 

    Impresa estas la safira ringo de interfianĉiĝo donacita de princo William al Kate Middleton. Ĝi estas 12-karata safiro ĉirkaŭita de 14 malgrandaj diamantoj. La ringo estas tre delikata. Ĝi estis siatempe la amsigno de princo Charles kaj princino Diana.

 

    Princo William diris: "Ĉi tiu ringo estas tre speciala por mi. Nun ankaŭ Kate estas tre speciala por mi. Estas taŭge kombini mian patrinon kun mia edzino per la ringo." Princo William esperis kunligi la du personojn en tiu maniero, tiel ke lia patrino povu "ĉeesti" la ceremonion por ilia interfianĉiĝo.

 

    Dancu kun "pumo"

 

 

    Duko Windsor rezignis la tronon pro amo, kaj pro tio li fariĝis perfekta simbolo de amo en la koro de miloj da virinoj. Por esprimi sian amon duko Windsor ĉiujare petis juveliston fari unikan juvelon por sia edzino kiel ateston de ilia amo. En la jaro 1949 li petis la juvelistan kompanion Cartier fari broĉon -- pumo staranta sur safiro -- por sia edzino. Laŭdire la kapo de la pumo povas turniĝi dekstren aŭ maldekstren. Dum bankedo, kiam la edzino volis foriri, ŝi turnis la puman kapon dekstren, kaj tiam duko Windsor sciis, ke ili devas foriri. La broĉo tiel fariĝis sekreta komunikilo de la paro.

 

    Amo de jado

 

 

    Fine ni parolu pri Soong May-ling, edzino de Chiang Kai-shek. Ŝi absolute surprizis ĉiujn gastojn en la jaro 1997, kiam ŝi aperis en la bankedo por festi sian centjaran naskiĝtagon. En la nigra robo ŝi ornamis sin per kompleto de jadaj juveloj: jadaj orelringoj, jada kolĉeno, jada braceleto kaj jada ringo. La ornamaĵoj estas en tre bona kvalito. La centjarulino en la kostumo kun jadaj ornamaĵoj aspektis eleganta kaj gracia.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio