Objektoj plej dezirataj de ĉinoj en 2014 | |||||
2014-12-22 | |||||
La okulvitroj Guglo
La okulvitroj Guglo havas la samajn funkciojn kiel retumipova poŝtelefono. Se vi portas tiajn okulvitrojn, vi povas per simplaj ordonoj foti aŭ fari videaĵon. Aldone, se konektitaj al reto, la okulvitroj povas eĉ forsendi fotojn, videaĵojn kaj skribajn datumojn. Post la ekposedo de tiaj okulvitroj vi jam povas forĵeti viajn poŝtelefonon, voĉregistrilon kaj fotilon.
iPhone 6 kaj iPhone 6 Plus
En Ĉinio oni kredas, ke iPhone-serio estas la plej bonaj retumipovaj poŝtelefonoj. En la ĵus pasinta gefraŭla tago (la 11-an de novembro) dum kiu okazis furoraj surretaj vendado kaj aĉetado, retvendantoj ĉiam allogis klientojn per iPhone 6 kaj iPhone 6 Plus kiel loteria aŭ vendhelpa premioj -- la kompanio Apple tute ne bezonus fari reklamon en Ĉinio. Estas tute certe, ke iPhone difinas kiaj devas esti la retumipovaj poŝtelefonoj de nia tempo. Indiferente de tio, ĉu iu alia proponus pli bonan saĝan telefonon iam en la estonteco, almenaŭ ĝis nun neniu povis superi la kompanion.
Tesla
Depost la elektra aŭto Tesla fariĝis mendebla en Ĉinio en la lasta duonjaro de 2013, ĝi tuj fariĝis ikono por ĉinoj kiam ili volas aĉeti aŭton -- kvankam nur por tiuj kiuj povas pagi la altan prezon. Tesla ne estas perfekta, ekzemple estas problemoj pri ŝargejo kaj pri aliaj postvendaj servoj, sed tio ne malhelpas ĝin fariĝi unu el la plej multe dezirataj objektoj de ĉinoj. Cetere indas aldoni, ke nun la Motorkompanio Tesla strebas por plimultigi la ŝargejojn en la lando.
Starveturilo
La origino de starveturiloj uzataj en Ĉinio estas Segway. En la jaro 2008 la gardistoj de la Pekinaj Someraj Olimpikoj patroladis starante sur Segway provizitaj de la samnoma kompanio, kaj tio tiris la atenton de ĉinoj. El la vidpunkto de mediprotektado, la starveturilo vere estas taŭga persona veturilo. Ĝi estas motorata per elektro, havas la saman pohoran rapidecon kiel biciklo, estas malpeza kaj okupas malvastan spacon. La distanco, kiun Segway povas veturi post unufoja ŝargo, varias de 15 ĝis 40 kilometroj, sed tio sufiĉas por la normalaj vivo kaj laboro. Segway kun la prezo de preskaŭ 10 mil juanoj estas valoraĵo por ĉinoj, sed en la jaro 2014 la debuto de diversaj starveturiloj kiuj kostas nur iom pli ol mil juanoj plivastigis la elekteblon en Ĉinio.
Apartamento
Por ĉinoj, hejmo ne nur simbolas abstraktan amon inter familianoj, sed ankaŭ signifas konkretan apartamenton mem posedatan. En Ĉinio ekzistas tradicia koncepto, ke nur ekposedante domon/apartamenton oni havas senton, ke oni ekhavis sian propran hejmon. Ĉinoj trankviliĝas kiam ili ekposedas sian "neston" sendepende de ĝia grandeco. Sed aĉeti apartamenton ne estas simpla afero, ĝi estas ege multekosta, kaj oni devas ankaŭ riski eventualan prezfalon post la aĉeto. Oni povas diri, ke apartamento estas la objekto plej dezirata de ĉinoj, kies koro eĉ ŝiriĝas pro ĝi.
Redaktoro : Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|