Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reviglis la "grupo de Esperanto" en Pekino
2014-12-22

Teksto kaj fotoj de ZHAO GUANGZHOU

 


En la unuafoja hejma kunveno

 


En diskutado

 

    La 21-an de decembro kelkaj fondintoj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) kunvenis en suda Pekino. La kunvenon ĉeestis Nan Youli kaj Wang Yanjing, prezidanto kaj vicprezidanto de PEA, kaj Yu Jianchao, raportistino de la Ĉina Radio Internacia. Ili estas unuaj membroj de PEA, kiu fondiĝis en la 1980-aj jaroj. En la kunveno ili refondis la "grupon de Esperanto".

 

    La grupo celas anigi emeritojn, kiuj lernis Esperanton en la kursoj gviditaj de Liu Ling, aganta ĝenerala skretario de la Ĉina Esperanto-Ligo. Antaŭ 33 jaroj ili lernis Esperanton en kursoj dissemitaj en diversaj lokoj de Pekino por 3 jaroj kaj kune studis en divers-nivelaj kaj -specaj kursoj. Depost la finiĝo de la kursoj, ili neniam forlasis sian iaman revon.

 

    En la ĉi-jara festo de la Zamenhofa Tago de PEA, ili estis kortuŝitaj pro la entuziasma prelego farita de s-ro Zhu Mingyi, eksa asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo. Pro tio ili ekhavis la ideon refondi la grupon de Esperanto, kaj la ideo ricevis la subtenon de la estraranoj de PEA. Laŭ la plano, la grupo komence okazigos hejman kunvenon unu fojon ĉiumonate, kaj post duonjaro plimultigos la kunvenon je du fojoj pomonate. Multaj membroj de la grupo siatempe laboris kiel volontuloj de la 71-a UK okazinta en Pekino en 1986. Konsiderante sian nunan nivelon, ili volas rapide altigi la kapablon praktiki la lingvon. Ili volas unue fari ekzercadon en parolado laŭ la libro "Simplaj legaĵoj kun 560 vortoj" kaj plie studu unu temon por kulturi sin kiel specialiston de tiu kampo. PEA konstante helpos ĝiajn membrojn kaj esperas estigi pli da similaj grupoj por nia afero.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio