Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La lago Tianchi en la montaro Changbai, nordorienta Ĉinio
2014-12-19

La lago Tianchi en la printempo


    La lago Tianchi situas alte ĉe la ĉefa montpinto de la montaro Changbai en nordorienta Ĉinio, kaj tie kuras la landlimo inter Ĉinio kaj Nord-Koreio. La lago estis nature formita de erupcio de vulkano, kaj estas la plej granda kratera lago de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ la fonto de la riveroj Songhua, Tumen kaj Yalu.

 

    La aŭtuno estas la plej bela sezono en la montaro Changbai. En tiu ĉi loko kun la alta altitudo videblas belaj pejzaĝoj de alpaj tundroj. Tie disfloras buntaj floroj pro forta transviola radiado de la alta altitudo. Aŭgusto estas ora tempo por rigardi florojn kaj birdojn kaj bona sezono por viziti la lagon Tianchi. Siatempe regule okazas la Festivalo de Alpaj Floroj en la montaro Changbai.

 

    Kvankam la somero kaj la aŭtuno estas pli konvenaj sezonoj por viziti la montaron Changbai, tamen en la vintro la lasta en neĝo montras aparte ravajn kaj ĉarmajn pejzaĝojn. En la vintro la montaro Changbai estas bela, sed la vento blovas aparte forte kun la temperaturo tre malalta. En la plej malvarmaj tagoj la temperaturo eĉ falas al malpli ol 40 celsiusaj gradoj sub la nulo. La vizitantoj devas esti plene preparitaj por sin protekti kontraŭ la malvarmo per lanugaj jako kaj pantalono, kontraŭneĝaj kotonaj ŝuoj, sunokulvitroj, kaj ankaŭ gantoj estas nepre necesaj.

 

Manieroj por montogrimpado:

    1. Oni povas veturi per mediprotekta buso ĝis loko je 800 metroj for de la lago Tianchi, kaj poste piediri al la lago laŭ ŝtuparo je la deklivo de nur 20 gradoj;

    2. Oni povas veturi per transportilo funkciigata de turisma centro ĉe duondeklivo de la monto kaj preni tian neĝveturilon, kian uzas la scienc-esploraj ekspedicioj en la Antarktio;

    3 . Oni povas ankaŭ piediri de Heifengkou al la lago Tianchi.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio