Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La havenoj inter Zhuhai kaj Makao ekpraktikis novan regulon pri pasejo-trairo
2014-12-19

 

    Je la nul horo de la 18-a de decembro tri havenoj de Makao al la ĉeftero de Ĉinio ekpraktikis novan regulon pri pasejo-trairo. La haveno Gongbei-Bordergate plifruigis kaj plilongigis malfermon po unu horon, la haveno Hengqin-Cotai Frontier funkcias dum 24 horoj ĉiu-tage kaj la transmara haveno en industria distrikto malfermiĝas de la nul horo ĝis la 7-a.

 

    Laŭ la nova regulo aprobita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la haveno Gongbei-Bordergate funkcias de la 6-a horo ĝis la 1-a horo en la sekvanta tago. Ĝiaj pasejoj por varoj funkcias laŭ antaŭ regulo.

 

    La transmara haveno en industria distrikto malfermiĝas al la publiko de la nul horo ĝis la 7-a. Ĝi servas nur por piedirantoj de la ĉeftero, kiuj laboras aŭ lernas en Makao, kaj tiuj de Makao.

 

    Okaze de la 15-a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando, la praktiko de la nova regulo pri pasejo-trairo utilos al komunikado inter personoj de Makao kaj tiuj de la ĉeftero de la lando kaj akcelos interfluon inter la du lokoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio