39-jara "supera patrino" naskos la 18-an infanon | |||||||||||
2014-12-18 | |||||||||||
Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 13-a de decembro, la edzino de brita Radfords naskis 17 infanojn dum 25 jaroj, kaj ili konsistigis familion kun plej multaj membroj en Britio. Nun la familio havos novan membron. Intervjuate la geedzoj diris, ke ĉiuj familianoj ĝoje atendas la novan membron. Ili opinias, ke ili estas favoratoj de Dio.
La geedzoj Radfords amis unu la alian dum la infaneco. En la aĝo de 14 jaroj la edzino naskis la unuan infanon Chris, kiu havas 25 jarojn. La 39-jara edzino kaj 43-jara edzo funkciigas pan-vendejon en Lancashire, Morecambe de Britio. Krom regulaj subvencioj por infanoj ili ricevis neniun monhelpon donitan de la registaro. La geedzoj estas tre fieraj pri tio.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
|