Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gratulletero de Renato Corsetti al Esperanto-semajno en elementa lernejo
2014-12-17

    La malsupra estas enhavo de la gratulletero de Renato Corsetti al Esperanto-semajno en la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan, Ĉinio.

 

    Estimata s-ro Wei Yubin, estimataj lernantoj kaj gepatroj de lernantoj,

 

    Bonvolu permesi al mi gratuli vin pro la lecionoj de Esperanto, kiujn vi ekfaris, kaj pro ĉi tiu festo, kiun vi organizas hodiaŭ.

 

    Esperanto, kiel vi komprenas, ne estas nur lingvo sed kun la lingvo iras ideo pri pli justa mondo.

 

    Ondo de malraciaj ideoj disvastiĝas nuntempe tra la mondo. Neniu lando en la mondo ŝajnas sekura kontraŭ ili. Ili estas kaj de religia naturo kaj de nereligia naturo. Multaj homoj ankoraŭ disvastigas ideojn el malnovaj tradicioj pri la ekesto de la mondo kaj de la homo, kiuj ne eltenas racian ekzamenadon fare de kvin-jara bebo. Multaj, tute aparte en ekonomie evoluintaj landoj, disvastigas ankaŭ ideojn baze de mezepokaj mitoj pri supernaturaj estaĵoj, kiuj nuntempe regas en multaj filmoj aŭ en aliaj formoj de 'artaj' produktaĵoj.

 

    La apliko de tiuj malraciaj ideoj portas al krimoj kontraŭ la homaro malfacile akcepteblaj kaj de religiaj kaj de nereligiaj homoj kaj ĝenerale al pliigo de perforto en ĉiuj landoj de la mondo.

 

    Estas tempo kontraŭbatali la malracion per nova formo de racia klerismo. Ni ekiru de la tiamaj kleristoj de la 18-a jarcento kaj plukonstruu sur iliaj rezultoj.

 

    Kune kun klerismo disvastiĝu 'toleremo' al aliaj kulturoj kaj pensomanieroj. Nur tiel oni povos kune antaŭeniri. Neniu insistu pri la absoluta vero de siaj pensoj, sed ĉiu kunkritiku siajn pensojn kaj tiujn de la aliaj.

 

    Tio, en aliaj vortoj, estas la kernaj elementoj de la ideoj, kiuj vojaĝas pere de la facile lernebla internacia lingvo Espernato.

 

    Mi bondeziras por ke via festo estu ĝojiplena kaj via kurso sukcesa.

 

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA

Palestrina, Italujo

7-12-2014

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio