Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La "matenmanĝo" kun valoro de 18 miliardoj da usonaj dolaroj
2014-12-17


Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kazaĥa ĉefministro Karim Masimov dum matenmanĝo

 

    Frumatene de la 15-a de decembro, kiam la tagiĝo ĵus venis al Astano, ĉefurbo de Kazaĥio, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kazaĥa ĉefministro Karim Masimov renkontiĝis por kune matenmanĝi.

 

    La matenmanĝo de la du gvidantoj estas tre simpla, sed ĝia "enhavo" nesimpla. Kiam la du "doktoroj pri ekonomio" renkontiĝas, ili ĉiam havas multajn temojn por babili. Kvankam ili ĵus finis diversajn interparolojn kaj kune ĉeestis la konferencon de la Ĉina-Kazaĥa Komitato de Entreprenistoj kaj aliajn aranĝojn, tamen dum la matenmanĝo ili daŭre diskutis pri profundigo de kunlaboroj inter la du landoj.

 

    Dum la matenmanĝo la du gvidantoj atingis unuapaŝan komunan konon pri "Frama Konvencio de Ĉinio kaj Kazaĥio pri Kunlaboro en Produkta Kapablo". Kun investo de 18 miliardoj da usonaj dolaroj la konvencio tuŝos bazajn instalaĵojn, aŭtovojojn, loĝdomojn kaj aliajn kampojn.

 

    Laŭ la unuapaŝa plano, Kazaĥio faros monkolektadon aŭ prunteprenos monon de internaciaj organizoj. Se la sumo kolektita kaj pruteprenita estus malpli ol 18 miliardoj da usonaj dolaroj, Ĉinio pruntedone kompletigos la vakantecon por helpi la duflankajn entreprenojn partopreni en la planoj. La "kuko" ricevota per reciproka kunlaboro multe superos 18 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio