Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭtismul-knabo servas kiel volontulo por metroo en Ŝanhajo
2014-12-16


La knabo Xu Yizheng

 

    La 14-an de decembro en la metroa stacio por la Popola Placo en Ŝanhajo venis speciala volontulo nomata Xu Yizheng, kiu suferas de aŭtismo. Sed neatendite, li tre bone sciias pri la mapo de la ŝanhaja metroo, tial oni nomas lin per "vivanta mapo".

 

    En la kapo de tiu 11-jara knabo estas mapo de la totalaj pli ol dek linioj de la ŝanhaja metroo. Laŭ laborantoj de la metroo, li povas klarigi en tre bona ĝentileco al pasaĝeroj la liniojn kaj transveturan manieron kun la ĝusteco de 99.9%. Sen zorgema observo, oni ne povas rimarki ke li suferas de la aŭtismo. Lia patro diris, ke oni rimarkis ke li estis riskita de aŭtismo en la aĝo de 2 jaroj, ĉar li ne volis paroli nek rigardi aliajn homojn.

 

    Laborantoj de la ŝanhaja metroo sendis al li universitatan studenton por lin helpi en la servado. Xu ĉiam faras bonan gvidon al pasaĝeroj kaj rememorigas ilin pri sekureco kaj singardemo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio