Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Granda vendo-kampanjo okaze de la 12-a de decembro
2014-12-16


Homoj svarmas en superbazaro por fari aĉetadon. 

 


Iu vendejo donas favoran prezon al la klientoj, kiuj pagas per Alipay

 

    En la 11-a de novembro (11.11) okazis furora surreta vendado. Nun venis alia okazo por simile amasa vendado en la jarfino: "la festivalo de la 12-a de decembro" (12.12). Ekde la 8-a horo de tiu tago, svarmo da homoj trudis sin en diversajn vendejojn, restoraciojn kaj eĉ taksiojn por favorpreze akiri ŝatatajn objektojn aŭ ricevi preferatajn servojn. Nur dum la komenca horo, oni aĉetis sur la retejo taobao.com milionojn da ŝuoj, 600 mil koltukojn, 140 mil ladskatolojn da pulvorlakto kaj 300 mil florojn.

 

    Tamen kontraste al la 11-a de novembro, konata kiel "la gefraŭla tago" en Ĉinio, por la decembra kampanjo oni pli multe emfazis fizike viziteblajn vendejojn ol la retajn. Partoprenis en la decembra aktivado totale 20 mil tiaj vendejoj, inkluzive de restoracioj, superbazaroj, oportunaj vendejoj kaj panbutikoj. Ekde la 7-a matene, granda nombro da homoj invadis oportunajn vendejojn. Aliflanke en tiu tago vendis 400 mil panojn la konata ĉeno de panbutikoj "85℃" .

 

    Ĝis la 9-a horo matene, plenumiĝis pli ol 800 mil komercaj operacioj per Alipay, surreta pagilo evoluigita de la Grupo Alibaba. La nombro superis 2.2 milionojn da komercaj operacioj je la 12-a horo. Ĝis la 3-a kaj 30 minutoj posttagmeze, oni plenumis pli ol 4 milionojn da operacioj.

 

    Resume "la festivalo de la 12-a de decembro" estas granda vendo-kampanjo iniciatita de la giganta retvendejo taobao.com sub la Grupo Alibaba.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio