Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo de Helmut Schmidt pri Xi Jinping: Regado de Ĉinio
2014-12-04

de XIN WEN

 


La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio

 
 
Helmut Heinrich Waldemar Schmidt, eksa kanceliero de Germanio

 

    Mi unuafoje vizitis Ĉinion en la jaro 1975. Post tio multe ŝanĝiĝis la enlanda politiko kaj diplomatio de la lando. En la sekvaj jardekoj mi multfoje vizitis Ĉinion kaj pli kaj pli admiris ĝian kvinmil-jaran civilizacion. Ankaŭ ĉi tiu libro de Xi Jinping, la nuna prezidanto de Ĉinio, utilas al mi tre multe tiurilate.

 

    En majo 2012 mi ekkonis Xi Jinping en Pekino, kaj en novembro li estis elektita kiel la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio. Observinte la du jarojn depost lia enoficiĝo, mi pli profunde ekkomprenas, ke dum la pasintaj 40 jaroj okazis grandegaj ŝanĝoj al la interesoj, zorgoj kaj perspektivo de la ĉinaj altrangaj politikistoj, sed samtempe ili persiste tenas la tradicion de Ĉinio en la flankoj de enlanda politiko kaj diplomatio.

 

    Post la 35-jara rapida kreskado en la reformado kaj malfermo, la ĉina ekonomio en sia totala kvanto jam saltis al la dua vico de la mondo, kaj okupos la unuan lokon post ne longe -- tia antaŭvido sin pravigas per la relativa stabileco de tiu ĉi lando kaj ĝiaj altranguloj. La nova generacio de la ĉinaj ŝtatgvidantoj kun Xi Jinping en la centro firme kredas je la nuna evolu-modelo, tamen samtempe devas trakti taskojn kompleksajn, gravajn kaj malfacilajn alportitajn de la rapida kreskado de la ekonomio. Ili devas antaŭenpuŝi la komunan disvolviĝon de novtipa industriigo, informa socio, urbanizado kaj agrikultura modernigo, kaj samtempe stimuli investadon kaj konsumadon; ili ankaŭ devas antaŭenigi la reformadon de la financa industrio. Xi Jinping precipe zorgas pri la problemoj kaŭzataj de korupteco, poluado, kontraŭleĝa okupado de terpeco, konfliktoj inter laboristoj kaj kapitalistoj, kaj manko de sekureco de manĝaĵoj .

 

    Tiu kiu nuntempe vizitas Ĉinion trovas, ke la lando samtempe antaŭenpuŝas la laborojn por reformado en diversaj kampoj. La rajtoj de kamparanaj laborantoj estas pli bone garantataj, kaj aperas agrikulturaj entreprenoj pli grandaj kaj pli prosperaj.

 

    Post la Dua Mondmilito la landoj okcident-eŭropaj paŝon post paŝo alprenis racian sintenon al Ĉinio . La du kontinentoj, Azio kaj Eŭropo, unue laŭgrade proksimiĝis unu al la alia en la ekonomia kampo. Nun la Eŭropa Unio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio estas la dua de EU. La rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio nun estas en sia plej bona tempo en la historio.

 

    Sed estas bedaŭrinda afero por mi, ke la ĉinaj altranguloj ĉiam pli multe komprenas Eŭropon ol inverse. La nova verko de Xi Jinping estas utila provo por ŝanĝi tian nunan staton. La libro rakontas al alilandaj legantoj, kian filozofion la ĉinaj gvidantoj sekvas kaj kia strategia gvidlinio direktas la disvolviĝon de Ĉinio.

 

    Dank' al tia libro la mondo povas pli bone kompreni la disvolviĝon de Ĉinio, precipe ĝiajn enlandan politikon kaj diplomation. Xi Jinping esperas realigi la Ĉinan Revon tiel ke Ĉinio povu fariĝi potenca lando en la mondo.

 

    Libro kiel tiu ĉi helpas al la legantoj havigi al si objektivan komprenon pri Ĉinio el la historiaj kaj diversaj aliaj vidpunktoj, kaj sekve pli bone scii pri la lando kaj ĉiuflanke koni ĝin. Ofte la okcidento malfacile povas subpremi sian emon prediki al Ĉinio kaj ĝiaj gvidantoj, sed tia emo kutime fontas el manko de scioj kaj aroganteco. Ili devus rezigni tian sintenon kaj lasi justan konkurencon funkcii.

 

Helmut Heinrich Waldemar Schmidt (eksa kanceliero de Germanio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio