Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fotoj de antikvuloj aŭ modernuloj?
2014-12-03

    Tiuj homoj kiuj vivis antaŭ 90 jaroj en la Imperiestra Placo lastatempe "revenis" en sian hejmon -- fakte temas pri kunmetaĵoj faritaj el fotoj malnova kaj ĵus farita. La malnova sceno absolute nature akordiĝas al la nuna, kaj reaperigas en la moderna tempo homojn jam longe antaŭe forpasintajn. Tiuj fotomuntaĵoj estas ŝatataj de pli ol dekmil retumantoj, kiuj pli ol dekmil fojojn plu sendis ligon al la fotoj en la reto.

 


En la jaro 1923, Wanrong, la lasta imperiestra edzino ripozis antaŭ la altano de la kortega ĝardeno.

 


En la jaro 1922, Puyi (Pu Ji), tiam eksiĝinta imperiestro de la dinastio Qing (1644 - 1911), amuzis sin per horloĝeto brakumante kolonon ekster la sojlo.

 


En la jaro 1923, kunfotiĝo de Puyi, Pujie (Pu Giye), pli juna frato de la imperiestro, Runlin, kuzo de la imperiestro, kaj Reginald Fleming Johnston, instruisto de la junuloj

 

    La muntaĵojn faris laborantoj de la gazeto Zijincheng (la Malpermesita Urbo) sub la muzeo de la Imperiestra Palaco. Ili elektis malnovajn fotojn konservatajn en la muzeo kaj metis ilin sur ĵus faritajn fotojn en kiuj estas konstruaĵoj de la palaco kaj iliaj vizitantoj. La kreintoj de tiuj muntaĵoj celas, ke en ĉi tia kunmetita vidaĵo rigardantoj povu senti la historion pli amplekse kaj per sia propra sperto, ĉar tiuj homoj el la pasinteco, ekzemple la lasta imperiestro de Ĉinio, la lasta imperiestra edzino, la kromedzino de la lasta imperiestro, pli juna frato de la lasta imperiestro kaj nekonata maljuna servistino de la antikva kortego... ĉiuj el ili aperas en la modernaj fotoj kune kun nunaj turistoj. Retumantoj diris: "Io perforte faris breĉon en la tempo, transsaltis la spacon kaj reaperas tra la fotoj... Iam ili staris ĝuste tie."

 

    Ren Chao, redaktoro de la gazeto kaj inicianto de la foto-kunmetado, diris: "La fotoj, kunmetite, helpas al ni pli bone kompreni la esencon de la historio ol unuope." Li klarigis, ke la fotoj estas elektitaj el pli ol 40 mil malnovaj fotoj konservataj en la muzeo, kaj oni celas doni inspiron al la rigardantoj tra la komparo inter pasinteco kaj nuntempo, kaj igi ilin kapti la veron de la historio pli facile. La kunmetado mem ne estas malfacila, sed por la kunmetado estas grave, ke oni trovu la precizajn tempon kaj lokon, kaj tio postulas helpon de profesiulo. Sub la direktado de la redakcio de la kortega historio sub la eldonejo de la Imperiestra Palaco, oni trovis la fotojn, kiuj registris la vivon de la lasta imperiestro kaj liaj familianoj, faritajn inter la periodo de 1922 ĝis 1924 -- kiam la lasta imperiestro ankoraŭ restis en la Imperiestra Palaco en Pekino.

 


En la jaro 1917 Puyi staris antaŭ iu arkaĵo de la palaco.

 


Maljuna servistino de la kortego, fotita en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento

 

    Specialisto opinias, ke tio povas esti efika rimedo por mezuri la staton de protektado de historiaj konstruaĵoj. Se malnova foto povas sen tuŝoj akordi al la nuna realaĵo, tio signifas ke almenaŭ la objektoj, ĉambroj, altanoj, pordoj kaj arboj, trovataj sur la fotoj estas aspekte bone konservataj: ili travivis preskaŭ cent jarojn kaj restas en sia origina formo. Oni povas konkludi, ke por la historiaj konstruaĵoj, ju pli nature akordas la scenoj pasintaj kaj nunaj, des pli perfektas ilia protektado. Klaras al ni, ke la heredado ne nur daŭras sed ankaŭ taŭgas.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio