Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial ni devas zorgi pri la klimata ŝanĝo?
2014-12-03



Seka kaj frosa vintro de Pekino


    Antaŭ pli ol dek jaroj ankoraŭ sufiĉe multe pluvis en Pekino, kaj al la urbo ne tiel severe mankis akvo kiel nuntempe...Mi klare memoras, ke kiam mi estis infano, vintre mi devis pene paŝi tra piedkovra neĝo kaj mi neniam aŭdis iun nazsangi simple pro tro seka vetero. Kaj nun? Pekino, la urbo en kiu mi loĝas, soife bezonas akvon. Al Pekino oni eĉ kondukas akvon el riveroj en suda Ĉinio dank' al la aranĝo de la centra registaro. Tio estas ne nur pro tio, ke la nombro de loĝantoj en Pekino pli kaj pli grandiĝas, sed ankaŭ pro tio, ke intertempe la klimato de norda Ĉinio fariĝas pli kaj pli seka. La du faktoj samtempe ludas sian rolon, kaj la unua akcelas la duan, tiel eĉ pli gravigante la situacion.

 

    Mi klare memoras kelkajn popolkantojn kiuj kantis pri la laŭpaŝa ŝanĝiĝo de la sezonoj: "...ĉe l' sama flu' ni iris sur glaci' / karesas nin saliko kun graci' / post kiam glacio degelas / Ĉielo hirundojn delegas...". Kaj nun? Ne nur tiu ĉi kanto sola fariĝis malkongrua al la realaĵo. Estas pro tio, ke multaj similaj kantoj estas forgesitaj de homoj, precipe gejunuloj. Ni ne povas suspiri pro la malapero de tiaj heredindaj tradicio kaj kulturo: kiam la sezonoj kvazaŭ petola knabo saltas de unu ŝtupo al alia, kaj la vetero tiel abrupte ŝanĝiĝas, oni eĉ ne havas tempon prepari sin psike. Kiel ni povus riproĉi la junan generacion pro ilia forlaso de "senutilaj" spertoj, eĉ se Ĉinio estas ankoraŭ la plej granda agrikultura lando en la mondo? -- Nun la surfaco de riveroj glaciiĝas nur dum tiom mallonga tempodaŭro, ke la amantoj de glitveturado ĉiam veas pri tio.

 

   La mikroklimato de mia urbo, de mia lando, jam ŝanĝiĝis. Neeviteble, la klimato de la tuta terglobo ŝanĝiĝas, ne iom post iom, sed "paŝegon post paŝego"...

 

   Ĝuste kiel mi diris, Ĉinio estas agrikultura lando: ĝi staras sur la bazo de terkulturado. Do estas kompreneble, ke la lando estas sufiĉe sentema al la (ĉu mikro- aŭ "makro-)klimataj ŝanĝiĝoj, kvankam la modernaj teknikoj estas vaste praktikataj por respondi al ili. La klimato ŝanĝiĝas, la medio ĝin sekvas, kio okazas do al la kamparo? Sen "agro" aŭ "tero", kia estos la "kulturo"?

 

   Tio ne estas simpla vortludo. La kulturo, radiko de la homa koro, estas fakte tre fragila: ĝi devas esti lernata, uzata kaj heredata de homoj. La kulturo sen tia bazo estas nur aro da konceptoj sur la paĝoj de libro -- eĉ tio estas feliĉa kazo, ĉar en pli malbonaj kazoj okazas, ke iuj eroj de la kulturo estas tute forgesita de la homaro.

 

   Damaĝo kontraŭ la homa kulturo kaŭzita de klimata ŝanĝiĝo multfoje okazis kaj okazas.



En 2005, tuvaluaj infanoj atendas foriĝon de inundo.

    Teorie, multaj gazetoj, ĵurnaloj kaj aliaj amaskomunikoj, aŭ doktaj disertaĵoj kaj similaj dokumentoj montras, ke la altiĝo de la marnivelo kaŭzos subakviĝon de insuloj. La perdo de hejma tero produktis la koncepton de klimataj rifuĝintoj – fakte en Tuvaluo, Naŭruo, Samoo kaj aliaj insulaj kaj insularaj landoj jam vere aperis viktimoj de tia nesavebla katastrofo. Perdo de propra terpeco kaj perdo de propra kulturo– la kompatindaj homoj eltenas duoblan turmenton. Ni eĉ ne parolu pri tiuj t.n. "triboj" vivantaj en izolitaj lokoj.


    Mi nun ĝuas la modernan vivon en azia lando. Sed mi timas, ke iam eble mia lando, mia urbo, mia hejmo finfine povus esti sub marakvo... Cetere, la nunaj rifuĝintoj havas la ŝancon translokiĝi al aliaj lokoj, sed se mia lando trafus tian katastrofon, kien ni povus iri?



Ankaŭ Venecio frontas la minacon de inundoj


    Reale, pluraj kazoj jam donis al ni pruvon: rigardu kio okazis en la fama urbo Venecio kaj kio aperis sur la Arkto. Krome, ekstermiĝo de specioj pro klimata varmiĝo ne estas nur perdo de la vivo, sed ankaŭ perdo de kultura enhavo, metiarta materialo kaj popola memoro.

 

    Ĉu simpla dokumentado sufiĉas por konservi nian kulturon? Ĉu la "neuzata" kulturo kapablas kontentigi nin? Feliĉe nun ni havas multajn rimedojn registri la kulturon videe, prese, pentre kaj tiel plu, sed mi opinias, ke tiel konservata kulturo estas senviva, ĝi funkcios nur kiel memoro. Eble aperos nova kulturo en estonteco, en tute nova medio, kaj estos pli brila, prospera kaj moderna, sed mi preferas ke ni ne perdu la nunan radikon de nia koro.

 

    Danĝere, "teorio" fariĝas ne teoria, dum "realo" restas reala.

 

    Kial ni devas zorgi pri la klimata ŝanĝo? Ĉar tio vere nin influas. Ni ĉiuj estas loĝantoj sur la terglobo, neniu el ni kapablas eskapi. Zorgi pri la klimata ŝanĝo kaj agi kontraŭ ĝi estas la devo de ni ĉiuj, unue ni atentu la koncernan konferencon okazantan en decembro (la 20-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Peruo), kiu eble alportos novan esperon per siaj decidoj. Klimata ŝanĝiĝo estas kaŭzata de homoj, do bonvolu ne subtaksi la forton de ni, la homoj. Nia kolektiva povo certe kondukos nin al pli bona futuro.

 

    Jes, Pekino nun havas miljarajn antikvaĵojn: konstruaĵojn kaj eĉ arbojn. Ĉu ili povos travivi la sekvan jarmilon aŭ nur jarcenton? Mi timas, sed ankaŭ esperas...

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio