Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NASA publikigis novan foton de la satelito Eŭropo
2014-11-26


Fadenoj sur la blanka surfaco de Eŭropo

 

    La 25-an de novembro ĉina amaskomunikilo informiĝis, ke la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono (NASA) lastatempe publikigis tute novan foton pri Eŭropo, la dua satelito de Jupitero. Por formigi la foton, la komet-sondilo Galileo kolektis grandnombron da fotoj ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.

 

    Laŭ konigo, la nova foto havas la plej altan distingivon, oni povas klare vidi ke sur la blanka surfaco de Eŭropo estas nekalkuleblaj fadenoj kiel reto.

 

    Iuj fotoj akiritaj de Galileo estas faritaj per ultraviola aparato, iuj per transruĝa, kaj aliaj per verdluma filtrilo. Oni povas unuigi la enhavon trovinte similajn partojn mankajn de sur la fotoj.

 

    La foto ĵuspublikigita estas parto de la esplora plano antaŭenpuŝata de la organizo. Laŭ la baza teorio, sciencistoj opinias, ke akvo kaŝas sub la surfaco de Eŭropo, kaj akvo estas bezonata elemento por la vivo.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio