Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj riĉuloj volas sendi siajn infanojn eksterlanden por lernado
2014-11-25

 

    Laŭ Hurun-Raporto pri edukado, multe da ĉinaj riĉuloj volas sendi siajn infanojn eksterlanden por ricevi edukadon, kaj Usono kaj Britio estas iliaj unuaj elektoj.

 

    La raporto diris, ke ĉirkaŭ 80 procentoj da ĉinaj riĉuloj havas la planojn sendi siajn infanojn eksterlanden por lernado, kaj la procento estas la plej alta en la tuta mondo. Kontraste, Japanio havas malpli ol unu procenton kaj Germanio havas malpli ol dek procentojn da riĉuloj kun tiaj planoj, diris la raporto.

 

    La riĉuloj verŝajne plej volas sendi siajn infanojn al Usono kaj Britio, kaj estas allogaj ankaŭ aliaj landoj, ekzemple Aŭstralio, Kanado, Svislando, Nov-Zelando, Singapuro, Francio kaj Germanio.

 

    La raporto ankaŭ trovis, ke la studentoj fariĝas pli kaj pli junaj. La averaĝa aĝo de milionulaj infanoj estas 16 jaroj, kiam ili estas senditaj eksterlanden.

 

    Rupert Hoogewerf, eldonisto de la raporto, diris, ke antaŭ dek jaroj ĉinaj riĉuloj sendis siajn infanojn nur al Kanado kaj Aŭstralio pro granda nombro da ĉinoj tie. "Nun ĉinaj riĉuloj havas multe pli vastan soci-reton, tial ili povas trovi fidindajn personojn en la tuta mondo, kaj povas certigi sendon de infanoj al iu ajn lando."

 

    "Longtempa transmara lernado de ĉi tiuj studentoj certe povas plibonigi tutmondiĝon de la ĉina ekonomio," diris Rupert.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio