Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto fariĝis nemateria kultura heredaĵo de Pollando
2014-11-21


Palaco Potockich en Varsovio, kie sidas la pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (Foto de Marcin Białek)

 

    La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, permesis lokigi la lingvon Esperanto sur la Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

 

    Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt, membro de la pola Senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

 

    La ĉi-foja sukceso estonte ebligos proponi al UNESKO por enlistigi Esperanton sur la Reprezentan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.

 

(informo de Jerzy Antoni Walaszek, EDE-PL)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio